Eŭropaj lingvoj, flagoj
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la gimnazio en Herzberg kun reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg prezentis ekspozicion en la antaŭhalo de la lernejo. Afiŝetoj kun la oficiala slogano de la tago 'Parolu kun mi' en Esperanto kaj en multaj lingvoj, la longa bendo kun la eŭropaj flagetoj kaj la buntaj flagetoj de la eŭropaj landoj memorigas pri la lingva diverseco kaj instigas al divenludo: kiu flago kiun landon reprezentas, en kiu lando kiujn lingvojn oni parolas. La malfermon de tiu ekspozicieto partoprenis s-ro Bötel, la direktoro de la gimnazio, instruistoj s-ro Koch kaj s-ro Zander kaj nome de ICH/Germana Esperanto-Centro Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Per tiuj flagetoj ni salutas ankaŭ niajn Comenius-partnerlernejojn en Hungario kaj Italio. Fotoj pri la evento. Anonco en la evento-kalendaro de la Konsilio de Eŭropo.
Reen
|