RSS

Buntaj Vesperoj 2022


Buntaj Vesperoj en ĉiu mardo inter 19:00-21:15 estas virtuala oferto de Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ne nur por niaj klubanoj (kiuj pro la pandemiaj reguloj nuntempe ne aŭ nur tre limigite povas partopreni klubkunvenojn, Esperanto-eventojn), sed por ĉiuj interesiĝantoj el la tuta mondo. Detalojn pri la prelegoj, prezentadoj ni aperigos ĉe eventaservo.org, kie vi trovos ankaŭ la enirkodon al la Zoom-ĉambro.
Ĉiusemajne ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Ni organizas tiujn klerigvesperojn en kunlaboro kun LEB (Regiona Kleriginstitucio en Malsupra Saksio). 
Jen la listo de prezentadoj en 2022.
Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts