|
||
|
5-jara jubilea festo
Bela festo okaze de la 5-jariĝo de Herzberg kiel Esperanto-urbo, agrabla kunveno de politikistoj, urb- kaj vilaĝestroj, lokaj Esperantistoj, gastoj, klubanoj, aktivuloj kaj amikaro de Interkultura Centro Herzberg okazis en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo en Herzberg. Per bildprezentado (pretigita de Nepre, staĝanto el Koreio) la ĉeestantoj povis spekti belan bildrakonton pri la Esperanto-objektoj en Herzberg kaj pri gravaj Esperanto-rilataj eventoj en la lastaj jaroj. |