RSS

10-monata staĝado en la Esperanto-urbo


Sukcesajn, eventoplenajn monatojn pasigis en 2009-2010 en Herzberg am Harz Malgorzata Komarnicka, sekretario de ILEI kaj sekretario de ĝia landa sekcio en Pollando. Enkadre de la ’Dumviva Lernado’ programo de EU ŝi ricevis stipendion kiel Grundtvig-asistanto kaj staĝis ĉe Interkultura Centro Herzberg, partoprenis plurajn seminariojn, fakkunvenojn, eĉ sukcese trapasis la C1-nivelan KER-ekzamenon. Ŝi animplene sekvis la vastan lokan kaj internacian agadon de la Centro, pli kaj pli spertiĝante plenumis variajn projekttaskojn, inter kiuj estis ekzemple semajna klubgvidado en la Esperanto-domo, anstataŭado en la Esperanto-lecionoj en la herzberga bazlernejo kaj gimnazio, subteno al la trilanda Comenius-projekto inter hungaraj, britaj kaj germanaj infanoj, aktiva partopreno en diversaj urbaj eventoj, festoj, lokaj projektoj kun larĝskala informado kaj varbado por Esperanto. Kun granda danko ni mencias ankaŭ ŝiajn entuziasmajn raportojn, artikolojn aperintajn en pluraj gravaj E-movadaj gazetoj. Ni esperas je ŝia baldaŭa reveno al Herzberg, ekz. en oktobro al Torpedo-6 resp. ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. Dankon, Malgosia pro via kompetenta subteno al nia komuna celo: disvastigo de Esperanto!


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts