|
Aktuale
Esperanto-Tago, UK-saluto kaj someraj gastoj
|
2017-08-02
|
Klubanoj kaj geamikoj kunvenis la 26an de julio en la Esperanto-Centro por memori la festotagon de la apero de la unua Esperanto- lernolibro. Agrabla etoso regis la tutan posttagmezon: okazis prezentado de Esperanto-libroj kaj gazetoj, babilado pri historio kaj Esperanto-movado, festado de naskiĝtago de klubano dum komuna manĝado de bongustaĵoj. Okaze de tiu Esperanto-Tago, la 130-a datreveno de lingvo Esperanto Interkultura Centro Herzberg pretigis memorigilojn kaj afiŝis por la loka publiko informilojn ankaŭ de Roland Schnell en la informvitrinoj antaŭ la urbodomo.
Urbestro Lutz Peters sendis siajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Sud-Koreio.
En somero multaj vizitantoj venis al la Esperanto-Centro, ekz. el Danlando, Bulgario, Hungario. Ankaŭ la nova GEA-prezidanto, Ulrich Brandenburg pasigis kelkajn tagojn en la Esperanto-urbo. Fotoalbumo
|
Someraj Esperanto-festoj
|
2017-08-02
|
La 11-an naskiĝtagfeston de Herzberg - la Esperanto-urbo ni festis en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg kune kun la partoprenantoj de la intensa lingvokorso SEP-2. Klubanoj kaj geamikoj preparis salatojn, dolĉaĵojn kaj bone amuziĝis, babiladis malgraŭ la malvarma, pluva vetero. Kelkaj ludis gitaron, multaj ĝuis la komunan kantadon kaj aŭskultis memorrakontojn pri la travivaĵoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco mallonge raportis pri la aktivaĵoj kaj rezultoj en tiuj 11 jaroj kaj honoris per bela medalo kelkajn kunlaborantojn, kiuj sindediĉe agadas por Esperanto jam de multaj jaroj, jardekoj. Zsófia Kóródy, Ursula Zilvar kaj Michaela Stegmaier ricevis grandan aplaŭdon de la partoprenantaro. Fine de julio Germana Esperanto-Junularo (GEJ) havis sian estrarkunsidon en Herzberg kaj festis naskiĝtagon de sia prezidantino, Michaela Stegmaier. Raporto sur la urba hejmpaĝo, albumo.
|
Somera Esperanto-Perfektigo - SEP
|
2017-08-01
|
La duan fojon ni organizis someran intensan Esperanto-kursaron (SEP) en la Esperanto-Centro Herzberg. La evento estis dusemajna kaj internacia (el BG, CH, CU, HU, NL, PL), kelkaj kursanoj restis dum la tuta periodo, aliaj elektis unusemajnan blokon. En ambaŭ partoj la lingvoinstruado okazis en du grupoj: por la komencintoj (A1-B1) kaj por la perfektiĝemuloj (B2-C1). Post kvin instruhoroj ofte ni manĝis kune kaj organizis posttagmezajn vizitojn al belaj, interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo. Ni urborigardadis ne nur en Herzberg, sed ankaŭ en Sieber, Osterode, Bad Lauterberg, Duderstadt, Ebergötzen, Walkenried, ktp., vizitis muzeojn, banejojn, ekskursis en la arbaro, testadis promenvojojn en la Harz-montaro.
La programon riĉigis kulturaj kaj muzikaj eventoj, komuna kuirado, kantado, rakontado, prelegoj kaj prezentadoj. La partoprenintoj havis la eblon renkontiĝi, paroladi kun lokaj klubanoj, vizitantoj kaj aliaj Esperanto-parolantaj gastoj. Je la fino de la semajno ĉiuj ricevis atestilon pri partopreno. La tuttaga lingvouzo vere helpis ĉiujn perfektigi siajn lingvajn kapablojn kaj la tre amika, agrabla etoso certigis bonfarton. La regiona gazeto raportis pri juna prelegantino el Kubo, kiu prezentis sian landon en la urba biblioteko. Gazetartikolo, raporto sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumoj: semajno 1, semajno 2.
|
SALO-12
|
2017-08-01
|
Gelernantoj el Herzberg (DE) kaj Góra (PL) kun siaj instruistinoj pasigis en la somero unu semajnon kune en Sieber, urboparto de Herzberg. Tiu Somera Arbara Lernejo estis organizita jam 12-foje kaj ofertis al la partoprenintoj antaŭtagmezan lernadon de Esperanto sub gvido de Zsófia Kóródy kaj Michaela Stegmaier. Posttagmeze okazis libertempaj aktivaĵoj kun lingva ekzercado. Ĉiuj multe lernis, sportis, naĝis, ekskursis en la montaro, babilis kantis kaj amuziĝis. La tuta semajna programo enhavis plenumendajn taskojn, kiuj similis al farendaĵoj ekz. en skoltaj tendaroj. Tuttaga ekskurso al Braunschweig kun esperantlingva ĉiĉeronado donis eblecon konatiĝi kun tiu regiona grandurbo. Bela evento estis la tuttaga teatroprojekto kun Sara Hoffmann, kiu kreis kun la gelernantoj t.n. nigra-luman teatraĵon, kiun spektis en la kulturdomo de Sieber krom lokaj vizitantoj ankaŭ la urbestro de Herzberg, Lutz Peters. Por la ĝemelurba delegacio okazis akcepto en la urbodomo en Herzberg, kiun sekvis urborigardado, vizito al la kastela muzeo, Esperanto-Centro kaj aliaj vidindaĵoj. Raportoj sur la urba hejmpaĝo: 1, 2, 3. Gazetartikoloj en Harz Kurier 1, 2, 3. Fotoalbumo
|
Festo en la Parko
|
2017-06-25
|
Festo en la Parko estas la nomo de jam tradicia somerkomenca festo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La ĉeforganizanto estas la klubo Futurateliero (Zukunftswerkstatt), kontribuantoj estas pluraj lokaj asocioj, kluboj, volontuloj kaj helpantoj. De la komenco, jam de ĉ. 10 jaroj ankaŭ la Esperanto-Centro kunorganizas ĝin, starigas Esperanto-informtablon, disdonas flugfoliojn, ofertas ludojn, kvizon kaj allogajn varbmaterialojn, eĉ donacetojn kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La ĉi-jara varb-teamo estis internacia, kunagadis geamikoj el Bulgario kaj Hungario, kaj multon helpis ankaŭ niaj junaj membroj, Michaela kaj Janette. Estis bona teamlaboro kun bona rezulto. Fotoj
|
GEK-2017 en Freiburg
|
2017-06-25
|
Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis en la 94-a Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Freiburg inter 2-5 junio 2017. Ili kunportis saluton de urbestro de Herzberg am Harz kaj raportis pri la Esperanto-agadoj kaj rezultoj en la lastaj dek jaroj en la Esperanto-urbo. Ili starigis informbudon pri la Esperanto-Centro, kontribuis al la prelego de Manfred Westermayer pri ĝemelurbaj aktivaĵoj, prelegis pri instruado de Esperanto per modernaj metodoj kaj pri klerigofertoj de la Esperanto-Centro en Herzberg. Interesa diskutado sekvis la prezentadon de Zsófia Kóródy pri interretaj Esperanto-lernebloj kaj pri la dilemo, ĉu Esperanto-instruistoj estas bezonataj en la moderna elektronika tempo? GEA-membroj elektis novan estraron, Ulrich Brandenburg fariĝis prezidanto. Dum GEK okazis ankaŭ kunvenoj de EEU kaj kiel tradicie, okazis ankaŭ la jarĉefkunveno de AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj sub gvido de ĝia prezidanto, Zsófia Kóródy. La kongreso ofertis plurajn interesajn programerojn, koncertojn de Johnny M kaj Kaj tiel plu, urborigardadon kaj ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo. Hejmpaĝo de urbo Herzberg, artikolo en Harzkurier, fotoalbumo.
|
Pentekosta popolfesto
|
2017-06-24
|
Komence de junio en la tradicia pentekosta popolfesto (Schützenfest) ankaŭ en 2017 partoprenis klubanoj kaj geamikoj de la Esperanto-Centro Herzberg. Ili reprezentis plurajn generaciojn, de infanoj ĝis pensiuloj, sed ili havis ion komunan: ĝojon pri la bela vetero kaj bona programo, entuziasman partoprenadon kaj kunfestadon en tiu grava urba evento. Sub gvido de konata bulgara esperantisto, Metodi Markov, ili reklamis Esperanton kunmarŝante kun la loka publiko en T-ĉemizoj kun verda stelo, ili portis Esperanto-flagetojn kaj disdonadis aerbalonojn de esperanto.de. Jen fotoalbumo.
|
Gulaŝfesto en la Esperanto-ĝardeno
|
2017-05-28
|
Fine de majo en tre agrabla vetero, kun partopreno de trideko de gastoj okazis gulaŝfesto en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. La evento estis organizita por agrabla kunfestado, ja pluraj klubanoj kaj geamikoj de la Esperanto-Centro havis naskiĝtagon kaj tiel ekestis bona okazaĵo por gratulado kaj komuna bonfarto eĉ en internacia rondo, kun Esperanto-gastoj el Bulgario kaj Hungario. La tipa hungara gulaŝsupo estis kuirita en kaldrono sur fajro en la ĝardeno kaj servita al la gastoj ĉe tabloj en la ĝardena pavilono kaj sub grandaj tendoj. La bonetosa festado daŭris dum la tuta posttagmezo de tagmanĝo ĝis vespermanĝo. Fotoalbumo
|
Tago de Kulturoj en Göttingen
|
2017-05-21
|
Aktivuloj de Esperanto-Centro Herzberg ankaŭ ĉi-jare, en majo 2017 starigis Esperanto-informbudon dum la Tago de Kulturoj en Göttingen. Ĝi estis en bona loko, kun multaj varbiloj, allogaj, atentokaptaj materialoj kaj por la juna generacio kaj por la pli maljuna. Ĉi-jare alvenis ankaŭ reprezentantoj de la Esperanto-grupo en Kassel (en kunlaboro kun Kulturinitiative Harleshausen), kiuj deĵoris en apuda pavilono. Multaj interesiĝantoj haltis ĉe niaj tabloj, demandis pri la lingvo, pri ĝia uzeblo kaj pri nia sperto en la Esperanto-movado. La bunta, interesa kulturprogramo, prezentado de dancoj, kantoj, folkloraj vestaĵoj, bongustaj manĝaĵoj ĉe diversnaciaj budoj kaj la bela vetero allogis multajn vizitantojn. Ni ĝojis ankaŭ pri vizito de kelkaj Esperanto-amikoj el Göttingen ĉe nia budo, kun kiuj ni planas pli fortan estontan kunlaboron. Fotoalbumo
|
Eŭropa-Tago kun kontribuo de la Esperanto-Centro
|
2017-05-05
|
La 5-an de majo 2017 granda festo okazis sur la ĉefplaco en Herzberg am Harz: 1000 lernejanoj, politikistoj, reprezentantoj de asocioj, lokaj agadantoj, urbanoj junaj kaj maljunaj kune festis formante grandan eŭropan flagon. Poste ili man-tenante ĉirkaŭis la urbocentran Jues-lagon. Estis bela manifestado por paco, amikeco, Eŭropo kaj interpopola kompreniĝo. Organiza partnero estis la Esperanto-Centro, kies aktivuloj kunfestis portante Esperanto-ĉemizojn kaj Esperanto-flagojn.
Raporto sur la urba hejmpaĝo, gazetartikolo en Harz Kurier, albumo ĉe Facebook, youtube-filmeto, raporto sur la gimnazia hejmpaĝo kaj Fotoalbumo.
|
Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | Sekva | Lasta
|
|