
Ni deziras agrablajn festotagojn, belan Kristnaskon, sukcesojn en la nova jaro 2009, realiĝon de ĉiuj viaj revoj, deziroj!
Kun koraj salutoj el Herzberg, invitante vin vidi la belan, verdiĝantan urbon, kie Esperanto estas paŝo post paŝo pli videbla, pli ofte uzata, utiligata.
Atendante ankaŭ vian partoprenon ĉi tie en la Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso dum Pentekosto (28.05-03.06.2009).
Vidu ankaŭ la apartan retpaĝaron: http://gek-eek.esperanto-urbo.de
Korajn salutojn de
Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj la teamo de Interkultura Centro Herzberg (ICH)
|