RSS

Aktuale



Intensa semajnfina lingvokurso  2017-11-13

La semajnfina intensa lingvokurso plenumiĝis en du grupoj: la komencantoj, komencintoj en A1-A2 niveloj rapide lernis sub gvido de Peter Zilvar uzante la lernolibron 'Esperanto direkt' de Stano Marĉek. La progresintojn en B1-B2 niveloj prizorgis Zsófia Kóródy, kiu - sekvante la lecionojn de la lernolibreto laŭ la zagreba metodo - donis multan gramatikan helpon al la kursanoj, kiuj ĝis nun lernis Esperanton aŭtodidakte, per helpo de la Duolingo lernprogramo en la interreto. Kompreneble aldoniĝis al la taskoj ankaŭ la pliampleksigo de la vortprovizo, kiu realiĝis per legado de interesaj tekstoj, solvado de ekzercoj, kartludoj kaj multe de libera konversaciado. La tre densa lernprogramo enhavis ankaŭ babiladon dum la manĝpaŭzoj, ĉ. 2-horan gvidadon tra la urbo por rigardi ĉefe la Esperanto-vidindaĵojn, prezentadon de fotoj kaj filmoj kaj informadon pri Esperanto-eventoj, movadaj aktivaĵoj dum la vespera kunestado. La kursanoj eluzis ankaŭ la bonŝancon konversaciadi kun semajnfinaj gastoj de la Esperanto-Centro el Hungario kaj Japanio. Fotoalbumo


2017.11 Arboplantado  2017-11-13

Nova, sukcesa agado en Herzberg dank' al bona kunlaboro inter lokaj aktivuloj, kluboj, gelernantoj de EMA Gimnazio kaj rifuĝintoj, novloĝantoj de la urbo: en novembro 2017 denove ni kune plantis 30 fruktarbojn sur la suda deklivo de la kastela monto. Ĉi-foje la sponsoro estis la Rotary Klubo Bad Lauterberg-Südharz kaj la eventon denove organizis Zukunftswerkstatt, kun kiu la Esperanto-Centro kunlaboras ankaŭ enkadre de la germania 'Engaĝita urbo' programo. En la Esperanto-teamo sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy ĉeestis ankaŭ gastoj el Bulgario kaj Hungario kaj ni plantis ankaŭ unu kroman fruktarbon, kiun Petro Zilvar kultivis el kerno de persiko, kiu kreskis sur la arbo en la Esperanto-ĝardeno. La plantado rapide kaj bonetose plenumiĝis dank' al la harmonia kunlaboro de la internaciaj teamoj. Fotoalbumo


Vizito al Halle  2017-11-12

Reprezentantoj de la Esperanto-Centro kaj bulgaraj gastoj el Herzberg partoprenis la aŭtunan Esperanto-kunvenon Halle-Ana en urbo Halle. Post antaŭtagmeza babilado, prezentadoj, la dudeko de kunvenintoj faris komunan foton kaj ekis al urborigardado sub ĉiĉeronado de s-ro Gunkel. Li tre profesinivele, vere detale kaj interese rakontis multon pri la historio de la urbo. Sekvis komuna tagmanĝo kaj poste kantado kun la Esperanto-Koruso Halle en la stacidomo. Ĝi estis sukcesa permuzika varbado por Esperanto. Post ĉiĉeronado en la Marktkirche (Foira kirko) la taga programo finiĝis per babilado en urbocentra kafejo. Fotoj


Kunsido de GEA/LALI 2017  2017-11-03

Kiel jam tradicie, ankaŭ ĉi-jare kunvenis la reprezentantoj de landaj ligoj kaj fakaj asocioj de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La laborkunsidon gvidis Ulrich Brandenburg, la nova prezidanto de GEA kaj partoprenis ĝin komisiito de GEJ, dudeko de delegitoj kaj gastoj. La semajnfina programo inter 27-29 oktobro enhavis raportojn pri la Germanaj Esperanto-Kongresoj, pri la agado de GEJ, de la landaj kaj fakaj asocioj, trarigardon de la membroadministrado kaj financa stato de GEA, diskutojn pri estontaj planoj, eventoj, strategio. Al la programo aldoniĝis prezentadoj de Lu von Wunsch-Rolshoven pri gazetara laboro, de Rudolf Fischer pri la nova retkurso 'Esperanto en dialogo' kaj fakprelego de Zsófia Kóródy pri 'Utiligo de novaj kaj tradiciaj lernrimedoj por Esperanto-instruado'. Ŝi prezentis ankaŭ la kleriglaboron de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg kaj la novan retplatformon por helpi trejnadon de Esperanto-instruantoj kaj movadaj gvidantoj. En dimanĉo la GEA-estraro havis sian kunsidon. La Esperanto-funkciulojn kaj gastojn salutis urbestro Lutz Peters ankaŭ en la nomo de la urboadministracio kaj de la urba konsilantaro. Raporto sur la urba hejmapaĝo, gazetartikolo (Harzkurier)  fotoalbumo.


Fazeolo-festo  2017-10-31

Jam fariĝis bela kutimo de la Esperanto-Centro kaj la agadgrupo Zukunftswerkstatt komune organizi aŭtunan rikoltfeston post tutjara kunlaboro, realigo de pluraj projektoj ankaŭ kun aliaj lokaj kluboj. Unu el la tradiciaj agadoj estas la kultivado de legomoj en la t.n. Esperanto-herbejo, kie en la nuna jaro (2017) estis plantitaj fazeoloj. La bona prizorgado de la ĝardeneto havis sian rezulton kaj el la rikoltitaj legomoj ni faris pladojn por komuna manĝado. Klubanoj kunportis salatojn kaj kukon, Zsófia Kóródy laŭ hungara recepto preparis supon, kiu fariĝis la ĉefplado. La agrablan klubkunvenon partoprenis krom germanaj gastoj ankaŭ geamikoj el Hungario. Fotoj


Zamenhof-ekspozicio en la urba biblioteko  2017-10-13

Dank' al la vizito de pola delegacio el Nowy Sacz ankaŭ en Herzberg estis prezentata la kunportita Zamenhof-ekspzicio, kiun oni pretigis en Pollando okaze de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, jubilea jaro laŭ rekomendo de UNESCO. En la urba biblioteko estis videblaj la bele preparitaj, grandaj paneloj, kiuj montris al la vizitantoj historiajn interesaĵojn rilate al la Zamenhof-familio, pri la naskiĝurbo Bjalistoko, pri la tiuepoka Varsovio, informis pri la ekesto de lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri la nuntempa uzeblo de Esperanto. Estis prezentataj materialoj pri Esperanto-instruado, lernolibroj, literaturo, pri famaj Esperantistoj kaj eĉ pri Zamenhofaj Esperanto-objektoj en la mondo, inter ili mencio de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La ekspozicion vizitis partoprenantoj de TORPEDo-12, polaj geamikoj el la ĝemelurbo Góra, internaciaj kursanoj de la trejnsesio de la Erasmus+ projekto, lokaj vizitantoj kaj ankaŭ lernejanoj. Fotoj


Erasmus+ seminario  2017-10-13

Fine de septembro en Herzberg okazis la dua trejnsesio de la dujara Erasmus+ projekto de pola, slovaka kaj germana partneroj. Hotelo Zum Pass estis ideala loko por la dudeko de partoprenantoj por tranokti, manĝi kaj lernadi sub la sama tegmento. La projektgvidantoj: Halina Komar, Peter Balaz, Dorota Rodzianko, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy kunsidis por verki raporton pri la ĝisnunaj agadoj kaj plani la sekvan jaron, Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge prizorgis la Esperanto-instruadon kaj la aldonajn distrajn programojn por la trejnitoj. Ĉiuj ĝuis la semajnan kunestadon, post la lacigaj studhoroj la promenadojn en la bela ĉirkaŭaĵo, la amuzajn vesperojn, festadon, kaj restis tempo ankaŭ por urborigardado en la Esperanto-urbo kaj por viziti la bibliotekon de la Esperanto-Centro, kie okazis kunveno kun membroj de la loka Esperanto-klubo. La projekt-partoprenantoj povis ĉeesti la fakprelegon de Sabine Fiedler, ĉefpreleganto de la paralele okazantaj Pedagogiaj Tagoj (Torpedo-12), ili vizitis la Esperanto-Centron, kie ili renkontiĝis kun instruistinoj el la pola ĝemelurbo Góra, kaj kun la kursanoj de la GEJ-lingvokurso sub gvido de Michaela Stegmaier. Tiel ili povis akiri kroman fakan klerigadon kaj movadan spertiĝon. Raporto sur la urba hejmpaĝo, fotoalbumo.


Torpedo-12  2017-10-13

TORPEDo 12 - la Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (samtempe 79a studsesio) okazis inter septembro 29 - oktobro 3 2017, organizite de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo kaj AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj. La kvintaga seminario havis la sekvajn ĉeftemojn:
1. Tago de observado: raportoj pri instrusperto kaj instrurilataj movadaj eventoj; 2. Tago de prelegoj; 3. Tago de metodiko; 4. Tago de informado, organizado; 5. Tago de biblioteko. La ĉi-jara ĉefpreleganto estis Sabine Fiedler, kies interesa prezentado pri frazeologio allogis 30 partoprenantojn, inter ili la trejnistojn kaj trejnitojn de la internacia Erasmus+ projekto el Nederlando, Pollando kaj Slovakio. Zsófia Kóródy traktis tradiciajn (ekz. Cseh-metodan) kaj modernajn instrumetodojn, prezentis lernolibrojn kaj lingvajn ludojn ankaŭ al la partoprenantoj de KEKSO, lingvokurso por GEJ-junularo, kiu paralele okazis sub la gvido de Michaela Stegmaier. Peter Zilvar gvidis laborrondon pri informado, varbado kaj gazetara laboro, Martin Ptasinski elektis prelegtemon pri instruado de Esperanto al germanlingvanoj.
La semajnfinan seminarion partoprenis ankaŭ koleginoj el la pola ĝemelurbo Góra, kiuj ankaŭ kunsidis kun ICH-kunlaborantoj por analizi kaj plani junularajn interŝanĝprogramojn. Raporto sur la urba hejmpaĝo. Gazetartikolo, fotoalbumo.


Jues-lago en flamoj  2017-10-13

Ekde kelkaj jaroj laŭ nova urba iniciato okazas septembra lumfesto ĉirkaŭ la urbocentra Jues-lago. La antaŭa organizado daŭras kelkajn monatojn: lokaj kluboj, asocioj, interes-grupoj, volontuloj, ktp. kunigas sian forton por prepari ĉion por la ĉ. duontaga programo. En septembro 2017 denove estis bela vetero kaj ĉiuj povis ĝui la agrablan vesperon ĉirkaŭ la lago, kiu estis lumigata per kandeloj, lampionoj, torĉoj, lampoj kaj je la fino per la sparkoj de bunta piroteknaĵ-prezentado. Multaj asocioj prezentis ion ĉe informbudoj, okazis koncertoj kaj nigra-luma teatroludo, bufedoj ofertis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La prezentantoj ricevis etajn kandelojn, ke ili povu pretigi siajn emblemojn aŭ karakterizajn simbolojn, vortojn el ili. Ankaŭ Esperanto-Centro Herzberg partoprenis en la festo per informtablo, kie haltis multaj vizitantoj por informiĝi pri Esperanto. Dank' al la deĵorantoj, Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Sándor Hideg kaj Michaela Stegmaier la informbudo ekhavis allogan aspekton, multaj informiloj estis disdonitaj, demandoj responditaj kaj ni povis pretigi el kandeletoj grandan verdan stelon, kiun multaj fotis dum la vespero. Estis sukcesa varbagado! Fotoalbumo


Klubkunvenoj kun prelegoj  2017-10-13

Post iom da somera paŭzo la klubkunvenoj en la Esperanto-Centro denove ofertis variajn programerojn por la klubanoj, vizitantoj kaj geamikoj: krom la regulaj lingvoekzercaj horoj okazas ankaŭ prelegoj, raportoj kaj aliaj interesaj prezentadoj. En septembro specialaĵo estis la renkontiĝo kun Kajo (Kyle Baker), junulo el Teksaso, Usono. Li jam de longe sopiris viziti la Esperanto-urbon Herzberg, rigardi la Esperanto-vidindaĵojn kaj pasigi tempon en la Esperanto-biblioteko. En la merkreda klubrondo li prelegis pri sia urbo Austin kaj pri sia hobio, luktosportoj. Alia tre interesa prezentado estis farita de Michaela Stegmaier, prezidantino de GEJ. Ŝi partoprenis en la TEJO-kongreso en Togolando, Afriko kaj raportis pri la eventoj kaj pri la personaj spertoj akiritaj dum la 10-taga restado tie. Post la prezentado ŝi ricevis pluraj demandojn kaj post ekestis vigla diskutado.
Tiaj prelegoj estas kleriĝebloj ankaŭ por la loka publiko kaj enestas en la programserio de LEB (Ländliche Erwachsenenbildung). Pri ili oni povas legi sur la urba hejmpaĝo 1, 2 kaj aperis artikoloj ankaŭ en la regiona gazeto Harzkurier 1, 2


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts