RSS

Aktuale



Intensa kursaro kun metodika trejnado  2015-04-19

La tutsemajna intensa lingvokurso (agnoskita kiel kleriĝcela feriumado, germane: Bildungsurlaub de la Popolaltlernejo KVHS), estis dividita al du grupoj: unu por komencantoj kaj la alia por la bone parolantoj, kiuj venis por lingva kaj gramatika perfektiĝo kaj por ekzerci konversaciadon en internacia rondo, ja la kursanoj venis el Danlando, Germanio, Hongkongo, Hungario kaj Suda Koreio. Por la danaj partoprenantoj la programo enhavis ankaŭ observadon de lecionoj, spertinterŝanĝon pri didaktiko kaj intensan metodikan trejnadon.
La komencantoj rapide lernis el la lernolibro de Stano Marcek kun helpo de Peter Zilvar, la progresintojn gvidis Zsófia Kóródy, kiu ekzercigis gramatikon, paroligis la grupon per diskutado pri interesaj ĉiutagaj temoj. Al la programo kontribuis preskaŭ ĉiuj kursanoj per individuaj prezentadoj, prelegetoj, la lernadon helpis tuttaga aktiva uzo de Esperanto, komunaj manĝoj, vesperaj kulturaj programeroj kaj ekskursoj en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Fotoalbumo


Agrablan Paskon!  2015-04-05

Per kelkaj infandesegnaĵoj ni deziras al vi agrablan Paskon, belajn festotagojn!

La eta grupo de 6-8 jaraj infanoj en Nicolai bazlernejo regule partoprenas la posttagmezajn lecionojn por konatiĝi kun Esperanto: lerni, kanti, ludi, desegni kaj pretigi manlaboraĵojn. Ni ĝojas pri gastoj kaj salutoj, bondeziroj el aliaj landoj! Fotoj en la albumo.


Por pli bela Herzberg  2015-03-22

Jam fariĝis tradicio en Herzberg la t.n. fruprintempa medio-tago (Umwelt-Tag), kiam loĝantoj, grupoj de lokaj kluboj, asocioj, helpemuloj kolektiĝas kaj rondiras en la urbo por plibeligi la ĉirkaŭaĵon, kolektas kaj forigas rubaĵojn, forlasitajn, forĵetitajn objektojn el parkoj, de apud promenvojoj, stratrandoj, bushaltejoj, aŭtoparkejoj kaj aliaj publikaj terenoj. La volontulojn eĉ la reveninta vintreca, malvarma kaj neĝa vetero ne fortimigis. La bone organizita agado rezultis grandan amason de rubaĵo en kelkaj horoj. Post la sukcesa kolektado la helpintoj estis salutataj kaj gastigataj de la urbestro kaj kunlaborantoj de la urbodomo, kiuj preparis bongustajn sandviĉojn kaj disdonis trinkaĵojn. La Esperanto-teamo de Interkultura Centro Herzberg fariĝis tre internacia kun volontuloj ankaŭ el Hungario kaj Suda Koreio. Printempo komenciĝu en plibeligita Herzberg! Albumo kun fotoj.


Esperanto-sekcio en la urba biblioteko  2015-03-19

La 15an de marto okazis la inaŭguro de la Esperanto-sekcio en la urba biblioteko de Herzberg en ĉeesto de 35 gastoj, inter ili pluraj eksterlandanoj el Danlando, Hungario, Luksemburgio kaj Suda Koreio. La feston kaj aldonan ekspozicion organizis Interkultura Centro Herzberg (ICH). Salutis la novan projekton Gerhard Walter eksurbestro, s-ro Schramke vicurbestro kaj s-ro Weippert, komisiito de urbestro Lutz Peters kaj nome de Germana Esperanto-Asocio Sebastian Kirf, ĝia prezidanto.
Peter Zilvar prelegis pri Esperanto-literaturo kaj prezentis la riĉan Esperanto-kolektaĵon, kiun ICH disponigas en la bibliotekto. Zsófia Kóródy legis poemon, en la fono sonis Esperanto-muziko dum la gastoj gustumis frandaĵojn preparitajn de gesinjoroj Liberski de la Esperanto-hotelo, restoracio Zum Pass.
Ni dankas al ĉiuj, kiuj per librodonacoj kaj per ’adopto’ de bretoj finance subtenis la gravan iniciaton kaj kontribuis al tio, ke en Germanio en publika biblioteko ekde nun Esperanto-libroj estas pruntepreneblaj kaj libere rigardeblaj, studeblaj dum la regulaj malfermhoroj. Fotoj en la albumo.


Riĉa kulturprogramo en marto  2015-03-19

Viglaj klubkunvenoj, interesaj internaciaj renkontiĝoj kun gastoj el Suda Koreio, Hungario, Bulgario, Serbio, lernado, babilado kaj spertinterŝango dum kunsidoj kaj planado de estontaj aktivecoj - jen kelkaj epizodoj de la marta programo de Interkultura Centro Herzberg.
1) Klubanoj kaj eksterlandaj gastoj partoprenis en komuna matenmanĝo organizita de la asocio Zukunftswerkstatt, rondpromenis en Herzberg por konatiĝi kun Esperanto-lokoj kaj vidindaĵoj (ZEOj), aŭskultis interesajn raportojn dum la merkredaj klubhoroj en Interkultura Centro Herzberg.
2) Grava evento estis ankaŭ la kunsido de la estraro kaj kuratoraro de la Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg por komuna planado kaj por decidi pri subvenciado de lokaj kaj internaciaj Esperanto-agadoj.
3) Enkadre de Interkulturaj Vesperoj organizita de Interkultura Centro Herzberg kaj Ländliche Erwachsenenbildung LEB la 12an de marto okazis prelego de Ingeborg Amanzi en la urba biblioteko pri Tanzanio, vivo en Afriko kaj pri interesaĵoj de la svahila lingvo. Ĉiuj partoprenantoj ĝuis la belegajn fotojn pri lando, kutimoj kaj kulturo. Gazetartikolo, hejmpaĝa raporto (germane), Fotoalbumo


Internacia Tago de Virinoj  2015-03-08

Urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg, Lutz Peters salutas ĉiujn virinojn okaze de la Internacia Tago de Virinoj. La salutletero respondas al la alvoko de la Hirosima Esperanto-Centro saluti ĉiujn virinojn (kaj ankaŭ virojn), kiu iniciatis memoragadon kun la temo:
“En 70-a jaro post la atombombado pacon protektu ni mem, se ne, nenio ŝanĝiĝos.”

Akceptu ĉiuj ankaŭ niajn bondezirojn! 



Internacia klubkunveno  2015-03-04

Komuna matenmanĝo, urborigardado, lingvoekzercado kaj internacia babilrondo: jen freŝaj eventoj en la Esperanto-Centro. La ĉiu-merkreda klubkunveno fariĝis vere internacia post alveno de vizitantoj el Sud-Koreio kaj Hungario. Dank' al la interesaj rakontoj de niaj eksterlandaj gastoj la lernado, lingva perfektiĝo fariĝas samtempe ankaŭ kultura vojaĝo al foraj landoj, regionoj, konatiĝo kun lokaj tradicioj kaj kutimoj de la ĉiutaga vivo. Bonvenon al Ĝoja kaj Daebong, kiuj planas restadi kelkajn monatojn ĉe Interkultura Centro Herzberg por akiri spertojn kaj partopreni en la variaj programoj. Albumo


Lernejaj Esperanto-kursoj  2015-03-02

Jen mallonga raporto pri oficialaj lernejaj Esperanto-kursoj en Herzberg am Harz en 2015: 

Baza lernejo 'Nicolai': 6-9-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 60-minuta posttagmeza fakultativa kurso laŭ permeso de la federacilanda edukministerio de Malsupra Saksio (Landesschulbehörde Niedersachsen). Esperanto-leciono estas oficiala oferto de la lernejo enkadre de la tuttaga lernadprogramo. 
Meza lernejo 'Oberschule': 10-18 jaraj lernantoj. Esperanto estas libere elektebla fakrondo (unu foje 45 minutoj/semajno).
Gimnazio 'Ernst-Moritz-Arndt': 10-18-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 2x45-minuta posttagmeza kurso, kiu - same kiel la kurso en la baza lernejo - okazas laŭ la permeso de la federacilanda edukministerio. La Gimnnazio kaj la Esperanto-Societo Südharz subskribis kontrakton kaj ekde 01 februaro 2015 ili fariĝis kunlaborantaj partneroj por plenumi Esperanto-instruadon.
La kursojn en tiuj tri lernejoj gvidas Zsófia Kóródy (oficiala anstataŭanto estas Peter Zilvar). En ĉiuj lernejoj murtabuloj, afiŝoj, faldfolioj informas pri Esperanto. Por la junaj lernantoj ni organizas foje-foje ekskursojn en la regiono kaj kunvenojn en la Esperanto-Centro. 


Esperanto-reklamo dum karnavalo  2015-02-20

Grupo de klubanoj de la Esperanto-Centro partoprenis la tradician karnavalon en Pöhlde, urboparto de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Dank' al la bela, sunbrila vetero multaj spektantoj rigardis la buntan procesion, la bele ornamitajn ĉarojn, la marŝantojn en interesaj, variaj, foje mirindaj, foje ŝokaj kostumoj, maskoj, surprizaj vestaĵoj. Ankaŭ la Esperanto-klubanoj taŭge vestis sin, la harornamaĵo kaj verda ĉapelo kun Esperanto-steloj allogis la atenton de multaj spektantoj. Albumo, filmo.


68a Studsesio  2015-02-17

La 68a Studsesio de Germana Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) traktis specialan temon: trarigardon de klerigebloj en Esperanto kaj planadon por renovigi, plibonigi servojn kaj aktualigi trejnmaterialojn laŭ la bezonoj kaj de enlanda kaj de eksterlanda klerigado de movadaj fakuloj kaj interesiĝantoj pri instruado. La komencan parton de la sesio gvidis Sebastian Kirf, prezidanto de GEA, kiu montris teknikajn solvojn rekomendatajn, utiligeblajn por reta instruado, distanca lernado; la reston de la programo gvidis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. La partoprenantoj de la klerigsesio eluzis la semajnfinon por trarigardi la ĉeffakojn de la GEA-klerigsistemo kaj la koncernajn trejnmaterialojn, faklibrojn troveblajn en la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg kaj bone kunlaboris, realigis praktikajn taskojn por plenumenda Erasmus+ projekto en teamo. Fotoj


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts