|
Aktuale
Somera Esperanto-Perfektigo SEP-5
|
2020-08-05
|
La kvinan fojon Esperanto-Centro Herzberg organizis somerajn intensajn lingvokursojn por komencintoj kaj perfektiĝemuloj. La du 1-semajnaj kursoj inter 10-26 julio okazis unu post la alia, tiel oni povis partopreni eĉ ambaŭ kursojn. La instruado sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy enhavis 8 lecionojn ĉiutage, sed la ekzercado daŭris tuttage, dum komuna manĝado, urborigardado, ekskursoj, libertempaj kaj kulturaj aktivaĵoj, tiel la kursanoj akiris lingvajn konojn per personaj travivaĵoj, ĉiutagaj spertoj uzante la lingvon en aktualaj vivsituacioj. La partoprenantoj aktive kontribuis al la taga programo per diskutado, rakontado, prelegetoj pri siaj laboro, ŝatokupo, ideoj kaj planoj, ktp. kaj per tio ili povis bone ekkoni unu la alian en malfermita, amika etoso. Estis agrable konatiĝi ankaŭ kun membroj de la loka Esperanto-klubo, viziti Esperanto-hotelon kaj restoracion, spertiĝi en la Esperanto-muzeo kaj biblioteko en Herzberg kaj pasigi agrablajn horojn dum promenado en belegaj turismaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo.
|
Someraj lingvokursoj
|
2020-07-06
|
Someraj perfektigaj lingvokursoj en Herzberg, en la Esperanto-Centro: 10-17 kaj 18-26 julio 2020. Somera Esperanto-Perfektigo (A1-A2, B1-B2, C1) dum 2x1 semajnoj: intensa lingvolernado, konversaciado por gejunuloj, plenkreskuloj sub gvido de spertaj instruistoj. Ekskursoj per biciklo, trajno kaj piede, diskutado pri aktualaĵoj, konatiĝo kun Esperanto-literaturo kaj la biblioteko de Ia Esperanto-Centro, kulturaj programeroj. Detaloj, aliĝilo (pdf).
|
Virtualaj klubkunvenoj
|
2020-05-03
|
Pro la koronviruso publikaj eventoj, grupkunvenoj estas malpermesataj kaj estas forta rekomendo resti hejme kaj eliri nur, se estas grava kialo, urĝa aranĝendaĵo. En tiu situacio kompreneble nek nia Esperanto-klubo povas funkcii laŭ la regula maniero. Post kelksemajna paŭzo en marto 2020 ni ekstudis eblon aranĝi la kunvenojn en virtuala formo kaj ekde la mezo de aprilo ni uzas la interretan programon ZOOM por kontakti ne nur klubanojn sed ankaŭ akcepti vizitantojn el pluraj landoj, el multaj kontinentoj. La kunventempo restas: en ĉiu mardo inter 18-19h la Esperanto-Centro Herzberg estas atingebla por babilado, informinterŝanĝo, diskutado pri aktualaĵoj kaj pri aliaj elektitaj temoj. Ni prezentas ankaŭ interesaĵojn el nia biblioteko kaj montras diversajn materialojn el nia kolektaĵo. Ĉiuj estas bonvenaj! Nia Zoom-ĉambro (Meeting-ID: 598 627 8052). Detaloj, aktualaj temoj, anoncoj ĉe eventaservo.org.
|
Teo-Amo-Mondo ekspozicio
|
2019-10-31
|
Esperanto-Centro Herzberg en kunlaboro kun Esperanto-organizaĵoj el Ĉinio (Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Asocio por Popularigo de Hangzhou-urbo kiel Te-urbo kaj La internacia bazo por popularigi tean kulturon) pretigis ekspozicion kun la titolo Teo, Amo kaj la Mondo. Ĝi estas parto de la planata tutmonda ekspozio-serio en la jaroj 2019-2020, al kiuj aliĝis jam ekspoziciantoj el multaj landoj. En sia inaŭgura parolo urbestro Lutz Peters dankis la agademon de la Esperanto-Centro, kies ĉefkunlaborantoj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy jam plurfoje organizis interesajn kaj allogajn ekspoziciojn en la kastela muzeo. La malfermon partoprenis ankaŭ vicurbestro Ulrich Schramke, membroj de la Esperanto-Klubo en Herzberg kaj geamikoj, inivititaj gastoj kaj aliaj interesiĝantoj. La ekspozico prezentas historiajn kaj artajn teo-tasojn, kruĉojn kaj aliajn rilatajn objektojn ricevitajn grandparte el Ĉinio, montras fotojn pri teo-regionoj en Ĉinio, prilaborado de la teo kaj scenon el teo-ceremonio, ktp. La ekspozico restos vizitebla ĝis junio 2020. Gazetartikolo, fotoalbumo
|
Hungara vespero
|
2019-05-10
|
 Esperanto-Centro Herzberg jam de multaj jaroj organizas Interkulturajn Vesperojn, al kiuj estas invitataj ne nur Esperanto-klubanoj, sed ankaŭ la loka publiko. Tiuj eventoj okazas en kunlaboro kun LEB (regiona plenkreskula kleriginstitucio). En marto 2019 la kunveno estis gastigata de la hungara restoracio Freiheiter Hof en Osterode am Harz. La ĉeftemo estis Hungario: kutimoj kaj tradicioj, popolarto kaj la hungara lingvo. La kunvenon partoprenis pli ol dudek personoj, kiuj povis ne nur rigardi prezentadon de Zsófia Kóródy sed ankaŭ gustumi kelkajn specialaĵojn de la hungara kuirarto. Popolmuziko kaj filmetoj aldoniĝis al a distra vespera programo. Fotoj
|
Sciencisto el Aŭstralio
|
2019-02-07
|
Interesa vizitanto alvenis al la Esperanto-Centro: sciencistino el Aŭstralio, universitata profesorino Anna Haebich, kiu esploras la vivon kaj sciencan agadon de fama germandevena botanikisto, Johann Ludwig Preiss (1811-1883) iama loĝanto en Herzberg am Harz. Li esploris en la 19a jarcento la plantojn de okcidenta Aŭstralio kaj pro tio pluraj tie kolektitaj, tie vivantaj plantoj havas la nomon Preiss. La profesorino trovis ankaŭ familian kunligon kun Alfred Preiss, Esperanto-pioniro el Herzberg kaj pro tio ŝi ekinteresiĝis pri la internacia lingvo kaj petis nian helpon por konatiĝi kun la urbo, viziti esplorcele lokajn arkivojn kaj trovi spurojn de la Preiss-familio. Ŝi vizitis ankaŭ la Esperanto-bibliotekon en la Esperanto-Centro kaj miris pri la granda kolektaĵo de literaturaj kaj sciencaj verkoj, gazetoj en Esperanto. Ni montris al ŝi la gazetartikolon de 10.03.1910 de Harzkurier, kiu mencias Alfred Preiss kiel lokan informanton pri Esperanto. Pri la vizito de Anna Haebich aperis gazetartikolo en Harzkurier, klaku ĉi tien. Fotoj en la albumo
|
TORPEDO 13
|
2018-10-30
|
La tradiciajn Pedagogiajn Tagojn (Torpedo) la 13an fojon organizis Germana Esperanto-Centro kun AGEI, germana sekcio de ILEI, en Herzberg. Unu el la ĉeftemoj estis tradukado. Pri tiu temo prelegis la invitita prelegantino, Anina Stecay, kies prezentadon ni eĉ filmis por estonta uzo en la ellaborata interreta klerigsistemo. Same ni registris la prelegon de Martin Ptasinski, kiu temis pri la minoritata soraba lingvo. Krom prelegoj, diskutado pri movadaj temoj, Esperanto-kulturo, tradukekzercado, ktp. restis tempo ankaŭ por traktado de gramatikaj temoj, ĉefe uzado de akuzativo, kiu bone servis la perfektigon de la lingvokono de kelkaj partoprenintoj. Speciala evento estis la partopreno de Elisabet Sekelj, kiu multe rakontis pri sia iama edzo, Tibor Sekelj kaj laŭtlegis interesajn rakontojn el liaj libroj. La seminarianoj povis konatiĝi kun la multflanka Esperanto-agado kaj eventoplena vivo de tiu fama mondvojaĝanto ankaŭ per la ekspozicio en la kastela muzeo dediĉita al Tibor Sekelj. Al la bona etoso kaj sukceso de la kelktaga studsesio kontribuis la interesaj diskutoj dum la komunaj manĝoj, urborigardaj vizitoj kaj ekskursoj al la regiono. Fotoalbumo
|
Tibor Sekelj eskpozicio
|
2018-10-13
|
Okaze de la 30a mortodatreveno de Tibor Sekelj la Esperanto-Centro Herzberg organizis memorekspozicion en kvar ĉambroj de la urba muzeo en la Welf-kastelo. La ekspozicio prezentas la eventoplenan vivovojon de la fama Esperantisto, mondvojaĝanto kaj aŭtoro de multaj libroj, el kiuj pliuraj estis tradukitaj al multaj aliaj lingvoj.
La bildoj sur la muroj kaj la vitrinoj montras personajn dokumentojn, fotojn, egzotikajn muzikinstrumentojn kaj aliajn interesajn objektojn el la kolektaĵo de Tibor Sekelj, kiujn lia vidvino, Elisabet kunportis kaj pruntedonis por la daŭro de la ekspozicio (inter oktobro 2018 - februaro 2019). La prezentitaj Esperanto- kaj alilingvaj libroj estas el la biblioteko de la Esperanto-Centro.
La inaŭgura ceremonio kun akcepto okazis en la Kavalira salono de la kastelo. Ĝin partoprenis Lutz Peters urbestro, Ulrich Schramke vicurbestro, reprezentantoj de lokaj kluboj, asocioj, Esperanto-klubanoj, geamikoj kaj aliaj invititaj gastoj. En la sekva tago - permesite de la urbo - okazis plantado de arbo memore al Tibor Sekelj vojrande, proksime al la Esperanto-Centro, kies iniciaton la urbo volonte subtenis. Gazetartikolo en Harzkurier, hejmpaĝo de urbo Herzberg, Fotoalbumo
|
Seminario en Góra
|
2018-10-13
|
Post la somera kunferiumado de ĝemelurbaj gejunuloj (SALO-13) en Góra denove okazis la tradicia kunveno de la organizantoj el ambaŭ urboj: Herzberg am Harz, Germanio kaj Góra, Pollando. La celo de tiu postseminario estas analizi la okazintan kunvenon, prepari raportojn, finpretigi dokumentojn por la sponsoroj, interŝanĝi spertojn kaj materialojn, ekz. la taglibrojn, desegnaĵojn, fotojn faritajn de la gejunuloj dum la somera komuna evento kaj fari planojn por kunlaboro en la nova jaro. La renkontiĝon partoprenis ankaŭ reprezentanto de la urbodomo de Góra, respondeculino pri junularaj aferoj, kiu jam ekde pluraj jaroj estas nomumita kontaktpersono por la loka Esperanto-klubo. Post la plenumo de la oficialaj taskoj restis tempo renkontiĝi kun lokaj klubanoj, viziti la sport-kunvenon de la Universitato de la Tria Aĝo, kie la urbestrino de Góra salutis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, la gvidantojn de la Esperanto-delegacio el Herzberg. Dum mallonga urborigardado ni vizitis ankaŭ la novan keglejon kaj naĝhalon en Góra. Fotoj
|
Klubeventoj en aŭgusto 2018
|
2018-10-13
|
La klubkunvenoj en la Esperanto-Centro estas tre variaj. Krom lingvolernado, ekzercado ofte ni havas specialajn programojn ekuz. pro vizito de eksterlandaj gastoj, festado de naskiĝtagoj aŭ aliaj ĝojigaj eventoj. En bela vetero ni ofte sidadas en la ĝardena pavilono aŭ piknikas sur la herbejo en la Esperanto-ĝardeno, foje muzikas, kantas kaj diskutadas pri ĉiutagaj temoj. En aŭgusto 2018 franca familio vizitis nin kaj pasigis kelkajn tagojn en la Esperanto-Centro. Kaj klubanojn kaj niajn gastojn ĝojigis lernadi ankaŭ pri plantoj kaj bestoj en la naturo, klarigoj pri Esperanto-floroj, kiel ekz. la Rozo de la Espero aŭ la Zamenhof-rozo, kiuj estas veraj raraĵoj. Fotoj
|
Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | Sekva | Lasta
|
|