RSS

Fotoj


Jen foto-dokumentoj prezentantaj gravajn eventojn okazintajn en Herzberg. Ni klopodas montri al vi, kiel Esperanto ĉeestas en Esperanto-urbo, kie la internacia lingvo estas uzata en la ĉiutaga vivo (ekz. ŝildoj, vojmontriloj, informiloj, ktp.).

Multajn fotojn, fotoalbumojn, raportojn pri eventoj en la lastaj kelkaj jaroj vi povas vidi per la hejmpaĝo de Interkultura Centro Herzberg
http://ic-herzberg.de.

Por novaj fotoj, albumoj, bv. legi la subajn resumojn pri lastaj eventoj en la urbo.

2010
Zamenhof-ekspozicio en la kastelo: bildoj, libroj, medaloj, filatelaĵoj, historiaj materialoj

2009
Zamenhof-festo, Zamenhof-monumento: la 15an de decembro, okaze de la 150a naskiĝtagdatreveno de la iniciatoro de Esperanto en la urbo estis inaŭgurita monumento. Poste okazis festprogramo en la Kastelo.
Nikolao-festo: tradicia bonetosa jarfina festo de Esperanto-klubanoj, amikaro en restoracio Mamma mia (kun  Esperantlingva menukarto).
Vielfalt tu gut - Bunteco bonas: projekto por interhoma kompreniĝo, toleremo, demokratio. La Internacia Esperanto Kantgrupo partopr
Kimie Markarian el Britio prezentis soroban-leciojn kaj instruis japanan paperfaldadon en la lernejoj kaj en la loka klubo.
Comenius-projekto en Miskolc: lernejanoj el Bar Hill (Cambridge, Britio) kaj Herzberg am Harz (Germanio) vizitis la hungarajn partnerojn kadre de Comenius-projekto subvenciata de EU 
Torpedo-5 kun Grundtvig-trejnkurso: pluklerigado de Esperanto-instruistoj kaj trejnkurso por instruontoj organizata enkadre de eŭropa Grundtvig-projekto en kunlaboro kun Pola Esperanto-Asocio kaj E@I.
Kolektantoj renkontiĝis: la unua internacia kunveno de kolektantoj (filatelaĵoj, medaloj, glumarkoj, bildkartoj, fotoj, insignoj, ktp.)
Memormedaloj estis pretigitaj pri Zamenhof kaj pri Herzberg - la Esperanto-urbo
Universitata honorigo: prof-ro Reinhard Selten ricevis honordoktoran distingon de Univ. Göttingen, Interkultura Centro Herzberg gratulas
Festo en la Parko: Esp.-informtablo kaj prezentado de la Internacia Esp.-Koruso de Herzberg  ('Vielfalt tut gut/Bunteco bonas' projekto)
GEK-EEK: fotoj pri la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj la 86a Germana Esperanto-Kongreso
Ekspozicio GEK-EEK pri Esperanto en la Kastelo de Herzberg dum la Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso 
Urborandaj ŝildoj ĉe la enirvojoj al Scharzfeld kaj Lonau, du vilaĝoj apartanentaj al Herzberg
Inaŭguro de ŝildoj dum la karnavalo: novaj dulingvaj bonvenigtabuloj estis inaŭgurataj ĉe la randoj de la vilaĝo
Karnavalo en Pöhlde: la vilaĝo apartenanta al Herzberg havas sian propran karnavalan tradicion
Halina Komar en Herzberg: prezidantino de Pola Esperanto-Asocio vizitis Herzberg komence de februaro 2009

2008
Stacidomaj ŝildoj: oficialaj kromŝildoj kun la urbonomo Herzberg am Harz ĉe la ĉefstacidomo
Ŝildoj: lignaj saluttabuloj ĉe la urborando, salutante la vizitantojn, enveturantojn en Herzberg el diversaj direktoj
Urba festo 2008: flagoparado sur la ĉefplaco kun vizitantoj el 17 landoj dum la Kultur-turisma semajno

 

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts