RSS

Promenvojo 'Akvo-8'


En la Esperanto-urbo vi trovas promenvojon, kiu rondiras laŭ la riveroj Sieber kaj Lonau, kanaloj venantaj el la rivero kaj ĉirkaŭ du lagetoj en la mezo de la urbo. Promenante vi ne nur povas refreŝiĝi, malstreĉiĝi en la freŝa aero, rigardante belan pejzaĝon, sed vi povas ankaŭ legi mallongajn tekstojn pri la industri- kaj kulturhistorio de la urbo. Sur ĉiu germanlingva tabulo estas ankaŭ kelkfraza resumo en Esperanto, kiu instruas al vi iom pri la lokaj vidindaĵoj, interesaĵoj. Bonan legadon dum promenado!
La projekto estis realigita de loka klubo Zukunftswerkstatt (Futur-ateliero), la Esperantigon de la tekstoj de la tabuloj kaj la eldonadon de informbroŝuro prizorgis Interkultura Centro Herzberg.

Klaku ĉi tien por vidi kelkajn bildojn kaj la mapon.

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts