RSS

Cirkulero 5


CIRKULERO  n-ro 5. 2010.04.14


Pro la hodiaŭa datreveno de la mortotago de d-ro L.L. Zamenhof (mortotago 14.04.1917) ni volas iom informi vin el la Esperanto-urbo Herzberg.

1) Zamenhof-ekspozicio
Sur la supera platformo de la kastela muzeo en Herzberg vi ankoraŭ trovas unikan kaj multflankan "Zamenhof-ekspozicion" pro la 150-a naskiĝtaga datreveno en decembro 2009.

2) Zamenhof-medalo
La fama germana artisto Peter Götz Güttler kreis specialan Zamenhof-medalon kun la portreto de la kreinto de Esperanto.
Sur la dorsflanko troviĝas la urba blazono de la urbo Herzberg - la Esperanto-urbo.

3) Zamenhof-monumento en Germanio
Certe vi jam aŭdis, ke en decembro 2009 okazis la inaŭguro de la Zamenhof-monumento. Ĉinaj esperantistoj helpis ĉe la organizado de la artproduktaĵo el Ĉinio.
Nemalmultaj esperantistoj vizitis jam la novan E-vidindaĵon (ekz. ekskursantoj el St. Andreasberg dum PSI).
Esperantistoj el multaj landoj helpis ĉe la kunfinancado. Tamen ankoraŭ mankas kelkmil € por la restfinancado.

Bv. subteni la unikan Zamenhof-varbilon per akiro de belaspekta "Zamenhof-briketo" per pago de 50 €.
Vi ankaŭ povas ĝiri la monon al nia subkonto ĉe Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo: ikch-a
aŭ eblas senpera ĝirado al la nomo Esperanto-Gesellschaft Südharz, al nia bankkonto (bv. rigardi ĉe Kontaktoj sur nia hejmpaĝo!)

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts