RSS

Cirkulero2


CIRKULERO n-ro 2. 2010.03.16

1) Ĉu vi volas geedziĝi en esperantlingva ceremonio?
Nun la la ĉefo de la Esperanto-urbo Herzberg s-ro Gerhard Walter ricevis la legitimadon kiel oficisto por civilstato.
Geedziĝceremonioj ankaŭ eblas en la bela kavalira salono de la Welf-kastelo. Se estas bezono, bv. kontakti nin.

2) Bela LEGOSALONO en la kuracloko Herzberg-Sieber (en la nacia parko Harz) povus funkcii kiel "Esperanto-gazetarkivejo" kun bela seminarsalono.
Se vi estas pensiulo kaj se vi pretas honorofice deĵori tie eble 2 aŭ 3 tagojn en la semajno, bv. konakti nin.
Sieber estas bela kaj trankvila ferioloko kaj apartenas al la Esperanto-urbo Herzberg. Loĝejapartamenton (eble por ferioceloj) oni povas aĉeti jam por ĉ. 15.000

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts