RSS

Gazetaro


KOLEKTAĴO DE GAZETARTIKOLOJ

Pli ol 100-jara historio de Esperanto en Herzberg estas legebla, studebla en la unika kolektaĵo de gazetartikoloj. En la arkivo de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro troviĝas aparta fako pri gazetartikoloj. Ili estas skanitaj, listigitaj.

Lastaj artikoloj (2017) el la regionaj gazetoj (ĉefe Harz Kurier) en la germana lingvo, ofte kun foto.

1. Loka, distrikta gazetaro
La loka kaj regiona gazetaro regule raportas pri eventoj, gravaj okazintaĵoj, estontaj programoj, agado de ICH (Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro), kunvenoj, vizitoj de gravaj Esperanto-parolantaj gastoj, grupoj al la Esperanto-urbo. 
Tiuj artikoloj aperas en la germana lingvo sed ofte kun foto, tiel ili estas bonaj informantoj, taŭ­gaj varbiloj ne nur al la loka loĝantaro sed ankaŭ al alilandaj, alilingvaj legantoj.
Sur la retpaĝaro de Harz Kurier, la regiona gazeto estas legeblaj ĉ. 90 artikoloj (stato: novembro 2015, serĉvorto: esperanto) 

2. Presse Esperanto - sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg
Pluraj gazetartikoloj aperas ankaŭ­ sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg (entajpu la vorton Esperanto al la kampo Stichwortsuche - vortserĉado) aŭ rigardu ĉe

3. Grandregionaj, landaj, aliurbaj gazetoj
E
n pluraj grandaj germanaj ĵurnaloj aperis pluraj gazetartikoloj en 2015 pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj pri la agado de Interkultura Centro Herzberg. La ligilo gvidas al kelkaj skanitaj artikoloj kaj al filmeto en la urba biblioteko. 

4. Reta arkivo de gazetartikoloj
Ekde jaroj kunlaborantoj de ICH kolektas kaj disponigas en la interreto ĉiujn Esperanto-rilatajn artikolojn (en skanita formo) el Harz Kurier, Echo am Sonntag kaj la jarfina Chronik.

Gazetartikoloj 2016: listo de artikoloj / bildprezentado (56 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2015: listo de artikoloj / bildprezentado (43 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2014: listo de artikoloj / bildprezentado (44 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2013: listo de artikoloj / bildprezentado (46 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2012: listo de artikoloj / bildprezentado (43 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2011: listo de artikoloj / bildprezentado (61 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2010: listo de artikoloj / bildprezentado (47 skanitaĵoj) 
Gazetartikoloj 2009:
listo de artikoloj / bildprezentado (76 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2008: listo de artikoloj / bildprezentado (57 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2007: listo de artikoloj / bildprezentado (71 skanitaĵoj)
Gazetartikoloj 2006: 52 artikoloj
(Statistiko: averaĝe 54 gazetartikoloj/jaro inter 2006-2016 t.e. pli ol 1 artikolo semajne!)

5. Katalogo de gazetartikoloj
Katalogo de gazetartikoloj
(.pdf 146 kb, el la arkivo de ICH): ekde 1910 ĉiuj kolektitaj, retrovitaj gazetartikoloj estas surgluitaj al A4 folioj kaj metitaj en albumoj, skanitaj kaj arkivigitaj. La kataloga listo (Excel tabelo, .xls formato) informas pri la dato de apero, titolo, subtitolo kaj mencias, ĉu la artikolo aperis kun aŭ­ sen foto. 
(Stato: 2013.01, 684 artikoloj)

Tiu katalogo detale raportas pri la pli ol jarcenta agado de Esperantistoj en Herzberg, pri Esperanto-Gesellschaft Südharz kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.


ICH-SONGAZETO

Ekde decembro 2011 Interkultura Centro Herzberg kelkfoje dissendas novaĵojn ne nur en skriba formo sed disponigas ankaŭ aŭskulteblajn informojn pri eventoj, lokaj interesaĵoj, pretigas son-raportojn kaj intervjuojn. Ni esperas, ke ankaŭ per tio ni kontentige servas interesiĝantojn pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ni rekomendas niajn sonraportojn ankaŭ al blinduloj. Komencantojn, lernemulojn ni helpas per tio, ke laŭeble ni aperigas ankaŭ la tekstojn.

►2011.12.02 Intervjuo kun Anina Stecay (.wma 5:35, 1,30 MB kaj teksto .doc) pri la korea grupo, pri instruado, biblioteko kaj interlingvistikaj studoj.
►2011.12.07 Tago de Sankta Nikolao (.wma 2:22, 571 KB kaj teksto .doc): tradicioj en Germanio kaj Pollando (klubanoj rakontas).
►2011.12.21 Intervjuo kun Ida Havasi (.wma 3:52, 929 KB) pri la 53a Studsesio, pri varbado, tradukado, literaturo
►2012.01.02 Intervjuo kun Stefan MacGill (.wma 3:03, 735 KB) pri la jubilea kurso Esperanto 125 kaj pri ILEI-seminario dum la IFEF-kongreso (majo 2012,  Herzberg)
►2012.02.14 Intervjuo kun Michaela (.wma 3:32, 848 KB) pri la sukcesa lerneja Esperanto-lernado kaj trapaso de KER-ekzameno

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts