RSS

Cirkulero 4


CIRKULERO  n-ro 4. 2010.04.07

Saluton,
jen pluaj novaĵoj:

1) Dum Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg (Harz) pli ol 20 homoj el diversaj landoj partoprenis la studmodulojn de GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo (el Herzberg).
Zsófia Kóródy kaj Christof Krick prelegis kaj diskutis pri gramatiko kaj metodiko, Petro Zilvar pri Esperanto-Kulturo kaj Esperanto-Literaturo (I).

2) 12 partoprenantoj aktivis ĉe la novaj lingvoekzamenoj (KER) laŭ la gradoj B1 + B2 + C1. Zsófia Kóródy kiel estrino de la ekzamena komisiono kaj Christof Krick (komisiito pri ekzamenoj) estas tre kontentaj.

3) Hodiaŭ internacia grupo (de PSI) kun gastoj el Japanio, Kanado kaj Koreio vizitis la Esperanto-urbon. Urbestro Gerhard Walter informis pri la urbo Herzberg kaj montris la Zamenhof-ekspozicion en la kastelo. Komuna grupfoto ĉe la nova Zamenhof-monumento en Herzberg plaĉis al la internaciaj gastoj.

4) De la 9a ĝis 13a de aprilo venos la Comenius-partneroj el Bar Hill (GB) kaj Miskolc (HU) al Herzberg - la Esperanto-urbo. Granda fest- kaj ekskursprogramo por ĉ. 60 homoj (lernantoj, gepatroj kaj instruistoj) certe estos unika bonŝanco por Esperanto. Ni ankoraŭ informos. Cetere je la 12a de aprilo okazos publika adiaŭa festo ĉe Nicolai-lernejo en Herzberg kun politikistoj, instruistoj kaj partoprenantaro. Interesitoj estas bonvenaj!

5) Kelkaj demandas pri la estraranoj de Germana Esperanto-Centro resp. Interkultura Centro Herzberg (ICH).
Jen la nomoj: Peter Zilvar, Harald Mantz, Zsófia Kóródy, Marika Frense, Matthias Reimann, Ursula Zilvar.
En la sama Centro troviĝas ankaŭ la GEA-filio por Klerigado kaj Kulturo kaj la AGEI-sidejo sub gvido de Zsófia Kóródy

6) SANO 1 (28a de decembro 2010- 02a de januaro 2011) en Herzberg-Sieber.
La nova alternativa programo por saneco, bonfarto, internacia etoso, kreemo. Tamen je vere favora prezo!
Studu la provizoran aliĝilon kaj aliĝu tuj!
La provizora aliĝilo troviĝas en la aldonaĵo kaj baldaŭ sur nia hejmpaĝo.

Amike kaj samideane salutas
via ICH-teamo

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts