RSS

Cirkulero 19


CIRKULERO  n-ro 19   2013.04

Nia intenco estas informi vin pri la kelkjardeka serioza laborado por Esperanto en Herzberg am Harz.la Esperanto-urbo. Kelkaj kredas je mitoj kaj legendoj, sed ne estas tiel. Sukceso ne venas el "la aero", eĉ ne en la "Esperanto-mondo".

Hodiaŭ ni volas informi la Esperanto-movadon iom pri nia informagado (cetere regule dum pli ol 4 jardekoj). La listigo ne estas kompleta.

Jen kelkaj ekzemploj:

1) Minimume ekde la jaro 1970 ni regule verkas gazetartikolojn en nia regiona gazeto pri diverstipaj Esperanto-agadoj. Certe aperis multe pli ol 1.500 gazetartikoloj, ofte kun fotoj.

2) Centoj kaj centoj da gazetartikoloj (dank' al nia verkado) aperis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de 100 km, ekz. ĝis Kassel, Göttingen, Nordhausen, Erfurt, Braunschweig, Magdeburg, Northeim, Goslar, Hildesheim, ktp. kaj atingis kelkcentmil legantojn, kaj eĉ multfoje.

3) Kelkfoje aperis gazetartikoloj en multaj germanaj gazetoj dank' al nia instigo.

4) Ekz. ĉe la nordgemanaj radiostacioj (ekz. NDR) jam kelkfoje aperis informoj pri Herzberg.la Esperanto-urbo, ekz. en majo 2013 (certe kelkcentmil aŭskultantoj). Tio estas bona reklamo.

5) Almenaŭ kvinfoje ni atingis televidokanalojn, ekz. lastfoje la 2an de majo 2013 ĉe "RTL-regional" kaj "RTL Nord". La 6:27 minuta filmeto estas videbla ĉi tie. (Certe 200.000 - 300.000 spektintoj). Pli ol 2.400 homoj rigardis ĝin en tiu retejo dum la unua monato post la aperigo. 

6) Multaj rigardas la esperantlingvan parton de la hejmpaĝo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 

7) Ĉiutage pli ol 100 homoj rigardas nian multlingvan hejmpaĝon, ekzemple sub menupunkto Aktuale la blogojn

8) Bona kaj reala dissemado estas ekz. ankaŭ la pli ol 180 dulingvaj vojmontriloj, informŝildoj, bonvenigtabuloj, ktp. dise en la urbo. Tion perceptas dekmiloj da homoj, eĉ regule. Do, iel ni jam atingis vivantan  "Esperanto-medion".

9) La konstantajn "Esperanto-ekspoziciojn" en la Esperanto-ĉambro de la bela kastela muzeo (momente pri "Ŝtonoj el la tuta mondo" ĉiujare rigardas almenaŭ 10.000 vizitantoj, nemalmultaj estas el Danlando, Nederlando, ktp.

La listigo ne estas kompleta, sed malantaŭ ĉio estas kelkjardeka persista kaj konstanta laborado je favoro por Esperanto, sed tion ni faras volonte por Esperanto, Germana Esperanto-Asocio kaj Herzberg am Harz.la Esperanto-urbo.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts