RSS

2011 julio


ESPERANTO-URBO 5-JARA! 4-taga festprogramo
09.07.2011 sabato - Festo en la parko (ĉ. 14-18 horo)
Partopreno en la urba festo iniciatita de Futura Ateliero (Zukunftswerkstatt) kaj aliaj lokaj asocioj, kluboj, grupoj.
La fama ŝlagro-kantisto el Hamburgo, Ralph Glomp akceptis nian inviton kaj kantos por la publiko en la germana kaj en Esperanto. Estos muziko, dancado, ludoj, Esperanto-infotablo kun prezentado, multo por manĝi kaj trinki.

10.07.2011 dimanĉo - Promenado en la Esperanto-urbo
  10:30 - renkontiĝo ĉe la Zamenhof-monumento 
  11:00 -  rondiro laŭ la 'Akvo-8' vojo
(sekvo de kulturo kaj historio de la urbo apud la riveroj, kanaloj, lagoj) kaj ĉirkaŭ la Jues-lago laŭ la nova arbo-esplora vojo. Studado de arbo-nomoj en la germana, latina kaj Esperanto. 

11.07.2011 lundo - Tago de malfermita pordo en Interkultura Centro Herzberg (ICH)
   11:00-18:00 - viziteblo de la biblioteko, arkivo de ICH, prezentado de kolektaĵoj, raraĵoj, prezentado de 5-jara historio
   14:00 - Kontaktado kun aliaj kluboj, edukcentroj, Esperanto-domoj per skype (ic-herzberg), tujmesaĝiloj, kameraoj.
   16:00 - klubkunveno (kafo, teo kaj kuko)

12.07.2011 - 5-jara jubileo de Esperanto-urbo (11:00-12:00): akcepto en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo. Malfermo de la Esperanto-ĉambro en la kastela muzeo


30.07-05.08. 3a Kultur-Turisma Semajno
Tuj post UK-2011 okazos en Herzberg am Harz la 3a Kultur-Turisma Semajno kun tre varia, bunta programo, kun multe da ekskursoj, vizitoj al Weimar, Erfurt, Göttingen, Wernigerode, Osterode, al la plej  belaj lokoj de la regiono kaj de la belega, alloga Harz-montaro.
La kulturaj programeroj en Herzberg enhavos ekkonon de Interkultura Centro kaj la Esperanto-biblioteko, viziton al la Welf-kastelo kaj al la Esperanto-muzeo, muzikon, filmojn, prezentadojn, ludojn, kantadon, babiladon. Speciala evento estos la mezepok-stila urba festo 'Spectaculum'.
Inter la kulturaj ofertoj: konatiĝo kun kaj kalkulado per sorobano, prezentado de origamio, lernado de faldtekniko gvidate de Kimie Markarian (Japanio/Britio). Tume Saito el Japanio rakontos pri sia sperto okaze de la cunamo kaj tertremo en Japanio. Krome ŝi prezentos la tradician pak-tukon "furosiki".

Jen la aliĝilo kun la detala programo, informoj pri la partoprenkondiĉoj, ktp.


31.07-06.08. 4a INA-Konferenco
La 4a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio havos la ĉeftemon: Naturkuracado en la nuna mondo. Jen informoj, aliĝilo.

Reen

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts