RSS

Cirkulero 3


CIRKULERO  n-ro 3. 2010.03.16

Saluton,
ni pli malpli regule informas pri pluaj paŝoj en Herzberg - la Esperanto-urbo.

1) SANO 1 (28.12.2010 - 02.01.2011) en Herzberg-Sieber
(nova, alternativa, internacia, varia, saniga, bonsentemo, prezinda)
Je la unua fojo ni ofertas alternativan novjarkomencon en la bela kaj trankvila Harz-vilaĝo ĉe la nacia parko Harz.
Ni ofertas kreemon, migradon (ankaŭ noktmigradon) al montorestoracio, termalnaĝadon (kun ebleco saunumi), viziton de monaĥeja muzeo, silvestran feston, kurson, jogon, variajn prelegojn. Ankaŭ via alternativa kaj saniga programero povas esti interesa. Bv. oferti!
La prezo por la domo (belaj 2- kaj 3-litaj ĉambroj) inkluzivas manĝaĵojn, silvestrovesperon, prelegojn, kursojn.

Ni povas oferti meze en Germanio vere favorprezan internacian alternativon.
La unuaj tri aliĝantoj pagos po 99,00 €. Ĝis la 30-a de aprilo 2010 ĝi kostos 114,00 €.
Bv. tuj aliĝi kaj vi ŝparos multe. Bv. demandi nin.

2) Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg (Harz) 02.-04.2010 - 09.04.2010
GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo iom helpos ĉe PSI, ekz. ni ofertas klerigmodulojn (Gramatiko, E-Kulturo, Didaktiko, ktp.) kaj KER-ekzamenojn.
Krome ni akceptos vin en la Esperanto-Centro, Grubenhagen strarto 6 en Herzberg. Peter Zilvar gvidos vin al la muzeo en la Welf-kastelo, kie vi povos rigardi i.a. specialan Zamenhof-ekspozicion. Same ni montros al vi la novan Zamenhof-monumenton el marmoro.
Specialaj suveniroj estas akireblaj.
Detaloj sekvos post kelkaj tagoj.

3) Meze de aprilo 2010 venos infanoj el Britio (Bar Hill) kaj Miskolc (HU) kune kun la gepatroj kaj instruistoj al Herzberg - la Esperanto-urbo. La gepatroj de la infanoj en Herzberg estos la gastigantoj kaj preparos belan ekskursprogramon. Je la lasta tago de la projekto okazos publika projektvespero kune kun instruistoj kaj politikistoj.

4) Ĉu vi ŝatus ricevi la novan kompaktdiskon "Herzberg - la Esperanto-urbo kantas nr-o 2" kun internaciaj kantoj far la Esperanto-koruso sub gvido de la korusestro Otto Kern? Ankaŭ la Eŭropa-himno en Esperanto (kantita far la gimnazia koruso) troviĝas sur la disko.
Ĝi estas senkotize havebla kontraŭ sendo- kaj pakaĵkostoj.

Amike kaj samideane salutas
Petro Zilvar, Zsófia Kóródy, Harald Mantz kaj la ICH-teamo

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts