RSS

Cirkulero 15


CIRKULERO  n-ro 15      2011.09.21

1) 17.09.2011
Okaze de la nova loka festo "Jues-lago en flamoj" ni organizis du informbudojn kaj disdonis kelkcent varbilojn. I.a. ni varbis por la Esperanto-kurso far Sabine Trenner (01.10. - 03.10.2011) en Herzberg.

2) 18.09.2011
Okazis grava kunsido de la kuratoraro de Fondaĵo Herzberg - la Esperanto-urbo en la urbodomo. La urbestro mem salutis gravajn gastojn, ekz. d-ro Rudolf Fischer (GEA-prezidanto), d-ro sc. Detlev Blanke el Berlino, Brian Moon el Luksemburgio, d-ro Wilfried Hinrichs el Braunschweig, Marika Frense el Heiligenstadt, ktp.
Okazis komuna tagmanĝo en la restoracio "Deutsches Haus". Post vizito de la nova trilingva Arboinstrua Pado okazis interesa interparola posttagmezo en la Esperanto-Centro. Ankaŭ Heti Fischer ĉeestis.

Posttagmeze alvenis buso el Pollando sub gvido de Halina Komar. Zsofia Korody kaj Ewa Kukielka bonvenigis la gastojn el najbara Pollando kaj i.a. montris la belan kastelmuzeon kun Esperanto-ekspoziciejo.

3) 19.09.2011
Urbestro Gerhard Walter salutis la polan delegacion en Esperanto.
Poste okazis gvidado tra la bela Esperanto-urbo, i.a. ankaŭ okazis fotado ĉe la Zamenhof-monumento.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts