RSS

Joachim Gie


La 23an de decembro 1913 naskiĝis la multflanka esperantisto Joachim Gießner (1913-2003), kiu aktive laboris por Esperanto en Herzberg am Harz, kie li dum 40 jaroj estis stacidomestro. Okaze de tiu jubileo Interkultura Centro Herzberg (ICH) aranĝis memorkunvenojn kaj iniciatis la eldonon de speciala memormedalo, kiun pretigis la fama germana medalisto Peter Götz Güttler. La memorojn pri Gießner flegas ICH, zorgas pri konservado de ĉiuj liaj verkoj. Artikolo en Harz Kurier pri la grava jubileo. Jen mallonga resumo pri liaj vivo kaj aktivecoj.

A) La agadoj de eksterordinara multtalentulo kaj senpaŭze laboranta Esperanto-aktivulo:

1. Joachim Gießner komencis krei modelan terminologion por la fervoja branĉo.
2. Organizis grandajn ekspoziciojn, kursojn, multajn en- kaj eksterlandajn kongresojn kaj seminariojn.
3. Eldonis gazetojn por Esperantistaj fervojistoj, ellaboris multajn fakprelegojn.
4. Tradukis i.a. la libron "La lastaj infanoj de Oldrovalo" kaj kuntradukis "La Fratoj Leonkoro".
5. Tradukis tre bonkvalite kelkcent muzikverkojn el multaj lingvoj kaj diversaj muzikĝenroj. Krome li tradukis nemalmultajn poemojn.
6. En Braunschweig li kreis Esperanto-Filmstudion.
7. Li eldonis nemalmultajn muzikdiskojn, ekz. ankaŭ kelkajn kompaktdiskojn kun ĉeĥaj kaj germanaj kantistoj.
8. Publike li konstante varbis por Esperanto kaj verkis amasojn da gazetartikoloj, ekz. ankaŭ en nacilingvaj fervojistaj gazetoj.
9. Ĉ. 1970 li komencis eksterordinaran projekton kun la fama aŭstra muzikisto Udo Jürgens. Bedaŭrinde oni ne atingis la minimuman mendokvanton por eldoni la muzikdiskon, kaj oni ne povis realigi la bonan ideon.
10. Joachim Gießner eĉ eklernis la turkan lingvon kaj verkis lernolibron por turkoj (surbaze de la lernolibro "Wir lernen Esperanto" de la fratoj Wingen). Ĉ. 1970 li instruis dum la someraj periodoj Esperanton en fora Anatolio (Turkio). Li diris, ke li havis kelkcent partoprenantojn.

B) I.a. li ricevis la FISAIC-medalon, la Federacian Meritkrucon kaj la Oran Madonon de Germana Esperanto-Centro.
En la jaro 2007 ni inaŭguris la Joachim-Gießner-Memorejon sur la nuna Esperanto-Placo ĉe la stacidomo. Dum la IFEF-Kongreso en Majo 2012 urbestro de Herzberg, Gerhard Walter kune kun IFEF-prezidantino Rodica Todor inaŭguris la Joachim Gießner-Vojon "Joachim-Gießner-Weg" inter la ĉefstacidomo kaj Esperanto-Placo.

C) Interkultura Centro Herzberg / Germana Esperanto-Centro ne forgesos Joachim Gießner
1. En la 13a kaj 14a de decembro 2013 ni organizis memorseminarion en ICH.
2. Ni eldonis belegan artistan memormedalon.
3. Je fino de februaro 2014 (verŝajne la 27an ni inaŭguros specialan ekspozicion en la Esperanto-ĉambro en la Kastela Muzeo de Herzberg.
4. Magdalena Feificova, Zsófia Kóródy kaj Petro Zilvar preparas nun dulingvan memorlibron pri la varia vivo de Joachim Gießner.
Eble ni eĉ eldonos memordiskon kun multaj interesaj fotoj.
5. En ICH ni havas apartan "Joachim Gießner-arkivon" kaj kolektas ĉiujn materialojn ril. al Joachim Gießner kaj IFEF-kongresoj. (Pluaj materialoj estas bonvenaj).

Albumo pri Gießner-medalo kaj aliaj memoraĵoj

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts