RSS

Cirkulero1


CIRKULERO   n-ro 1. 2010.03.16

Estimataj,
ni volas regule informi vin telegramstile pri pluaj paŝoj rilate al Herzberg - la Esperanto-urbo.

1) La venonta LIBERA FORUMO "ESPERANTO-URBO" okazos la 20-an de marto 2010 (sabato) de la 14a ĝis la 18a horo ĉe ICH en Herzberg.
Kunportu vian realigeblan ideon. Vi povos senkoste tranokti ĉe ICH.

2) Nia celo estas ankaŭ informi la ne-esperantan publikon pri la atingaĝoj de Esperanto en tiu ĉi urbo.
Bazajn informojn en 15 lingvoj (kaj parte kun varia POWERPOINT-PREZENTADO pri Herzberg - la Esperanto-urbo) vi trovas sub: http://esperanto-urbo.de
Bonvolu disvastigi tion. Kunhelpantoj por daŭra traduklaboro bezonataj!
Por aktualaĵoj bv. vidi la menupunkton Aktuale

3) Herzberg - la Esperanto-urbo atendas vin
Bv. viziti la unikan Zamenhof-ekspozicion en la kastela muzeo (supera platformo) de mardo ĝis dimanĉo dum la malfermtempoj. Volonte ni gvidos vin.

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts