RSS

CIRKULERO 12


CIRKULERO   n-ro 12  2011.03.10

Jen speciala novaĵo por vi rilate al Esperanto-instruado en la lernejoj de Herzberg - la Esperanto-urbo.

1) Instruado en la baza lernejo Nicolai
Jam dum kelkaj jaroj okazas regula instruado de Esperanto tie, ekz. ankŭ­ la trilanda sukcesa Comenius-projekto finiĝis antaŭ­ 1 jaro. Dum multaj jaroj - ĉefe Otto Kern kaj Zsofia Korody - instruis tie.
Rektoro s-ro Keller nun transdonis specialan lingvoinstruĉambron por Esperanto kaj la turka.
Nun la nova lingvoinstruistino Ewa Kukielka instruos tie la multnaciecan Esperanto-klason.
Ankŭ­ la unua denaska Esperanto-knabino Estera partoprenos la fakultativan Esperanto-kurson.

2) Meza lernejo kune kun ĉeflernejo en Herzberg
En la venonta semajno ni komencos instrui Esperanton en la meza lernejo. Zsofia Korody varbis 20 infanojn (kiuj devenas el multaj landoj) por kelkjara Esperanto-kurso.

3) En la loka gimnazio estas ĉ. 7 gejunuloj, kiuj parolas resp. lernas kun entuziasmo Esperanton.
Zsofia Korody regule instruas tie. Plua prizorganto rilate al Esperanto estas la lingvoinstruisto Christopher Koch, kiu ekz. jam partoprenis UK en Roterdamo.

4) Ni kore dankas al la Esperanto-instruisto Otto Kern, kiu dum kelkaj jaroj aktive kunagadas kaj certe ankŭ­ restos kiel konstanta kuninstruisto kaj kunaganto.

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts