RSS

Fotoalbumoj


Lerneja grupo el Nepalo
La nepala grupo alvenas al Herzberg Akcepto en la Welf-kastelo La gastoj en la Kavalira Salono Urbestro Lutz Peters salutas la gastojn (ankaŭ en Esperanto) Kelkminuta Esperanto-parolo de eksurbestro Gerhard Walter Du urbestroj, Peter Zilvar kaj pluraj politikistoj inter la gastigantoj Aleena Aryal Koirala kaj Hari Singh K.C., gvidantoj de la nepala grupo La lernantoj kantas la nepalan kaj la Esperanto-himnojn Folklora muziko kun danco Knabinoj dancas en folklora vestaĵo Knabinoj dancas Belega dancprezentado de knaboj kaj knabinoj Bona koreografio - perfekta prezentado ravas la publikon Nepalaj tamburoj kaj gitarludo Sinjoro Hari Singh K.C., vicdirektoro de Southwestern State College transdonas donacojn al urbestro Lutz Peters kaj aliaj gravuloj S-ro Peters kun nepalaj ŝalo kaj ĉapelo inter lernantoj Gastoj kaj gastigantoj pozas por fotado La nepalajn gastojn ĝojigas la nacia flago, kiu ornamis la salonon dum la akcepto La salutantaj politikistoj, membroj de la urba konsilio, reprezentantoj de lokaj asocioj kaj lernejoj ricevas tipajn nepalajn donacojn Grupfoto je la fino de la akcepto Junuloj volonte fotiĝas kun s-ro Zeiss, muzea ĉiĉerono en historia kostumo S-ro Zeiss ludas la orgenon en la kastela muzeo Vizito al la Esperanto-ĉambro de la muzeo, kie nun videblas ekspozicio de filatelaĵoj Rondrigardo kun gvidisto en la kastela korto Grupfoto antaŭ la kastela muzeo Adiaŭo al la kastelo Oficiala akcepto en Ernst-Moritz-Arndt gimnazio La rektorino de la gimnazio, s-ino Götz kaj vic-direktoro s-ro Koch salutas la gastojn S-ino Götz transdonas donacon al s-ro Hari Singh K.C. S-ro Hari Singh kun la donaco: bildo pri la gimnazio kaj ties lernantoj La nepalaj gastoj havis multajn demandojn pri la lernejo, lerneja sistemo, kutimoj en Germanio Rondrigardo kun gvidado en la gimnazio Vizito al la klasĉambro por muziko Transdono de nepala ŝalo al s-ro Koch kaj adiaŭo Peter Zilvar gvidas la grupon dum la urborigardado Vizito al la urba biblioteko, kie la gastoj kun ĝojo foliumas Esperanto-librojn en la nova Esperanto-sekcio Peter Zilvar klarigas pri Esperanto-libroj, literaturo La grupon la nepala flago salutas antaŭ la Esperanto-Centro Grupfoto antaŭ la Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg) Posttagmeza vizito al la Esperanto-Centro, mallonga ripozo en la Esperanto-biblio Junaj nepalaj Esperanto-lernantoj rigardataj de d-ro Esperanto Rondrigardo en la ICH-biblioteko Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar adiaŭas la gastojn dum komuna vespermanĝo Gazetartikolo en HarzKurier pri la vizito en Herzberg

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts