RSS

Fotoalbumoj


Kunsido en Fulda
Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg kunsidas kun esperantistaj fervojistoj por trakti la organizadon de la 64a IFEF-kongreso en Herzberg en 2012.
Vojmontrilo de la stacidomo al la kongreshotelo 'Esperanto' Hotelo Esperanto bone reklamas la nomon de nia lingvo, sed nek uzas la lingvon nek rilatas al la Esperanto-movado Peter Zilvar kaj la delegacio el Herzberg ĉirkaŭrigardis en la granda hotelo Esperanto-parkejo apud la kongreshotelo La aŭto-parkdomo tuj apud la kongresejo havas la nomon 'Esperanto' Ŝildo ĉe la Esperanto-placo Ŝildo ĉe la Esperanto-strato Kunveno en restoracio tuj apud la Esperanto-hotelo: fervojista mondkongreso estas planata en kunlaboro de GEFA kaj ICH. Ĝi ne okazos en Fulda - sed en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en majo 2012! Zsofia Korody kaj Peter Zilvar, reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg kun aliaj LKK-anoj planas la IFEF-kongreson okazontan en majo 2012 en Herzberg am Harz Zsofia prezentas la jam faritajn laborojn kaj la estontan kongresurbon Promeno en la urbocentro: la malnova urbodomo La katedralo, unu el la imponaj vidindaĵoj de Fulda Ĉarmaj malnovaj domoj en la urbocentro Bela panoramo kun historiaj konstruaĵoj, monumentoj Reveno al la Esperanto-strato kaj Esperanto-hotelo Adiaŭo de Fulda ĉe la Esperanto-placo.

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts