RSS

Fotoalbumoj


Gastoj el foraj landoj
Flago salutas la gastojn antaŭ la Esperanto-Centro Promenado en la urbo por viziti, foti ZEOjn: ni haltas ĉe la urba biblioteko, kie troviĝas nova kolektaĵo de Esperanto-libroj Ĉe la akvorado: unu el la ĉ. 40 tabuloj, kiuj informas vizitantojn en la germana kaj Esperanto pri la historio de la urbo Omaĝo al Zamenhof ĉe la monumento, apud kiu konstante flirtas la Esperanto-flago kaj estas legeblaj bonvenig-vortoj en 50 lingvoj Esperanto-placo antaŭ la stacidomo kun monumento de Joachim Gießner Iom da ripozo sub la dulingva ŝildo ĉe la fervoja kajo Adiaŭa foto ĉe la urboranda saluttabulo Studentoj el Usono antaŭ la urbodomo, sur kies muro estas esperantlingva ŝildo pri Herzberg kaj ĝia ĝemelurbo Góra en Pollando Antaŭ la turisma oficejo, sub la granda dulingva bonvenigtabulo Rigardado de libroj, interesaj legaĵoj en la Esperanto-angulo de la urba biblioteko Antaŭ la Welf-kastelo apud la germanlingva tabulo estas legeblaj informoj ankaŭ en Esperanto Gazetartikolo pri la vizito en HarzKurier

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts