RSS

Fotoalbumoj


Gastoj el Ruslando
Mallonga sed programriĉa vizito de 15-membra grupo en Herzberg am Harz
Alveno al Interkultura Centro Herzberg Petro Zilvar prezentas la Esperanto-Centron, bibliotekon kaj arkivon al la gastoj Ĉiuj bone atentu! - diras la grupgvidantino Svetlana. Tiujn landojn la grupo vizitas dum la Eŭropa rondvojaĝo. Bedaŭrinde la belaj ungoj ne povas resti en nia gastlibro :-( Komuna vespermanĝo en greka restoracio - la Esperanto-salato bone gustas! Postvespermanĝa agrabla promenado en la urbocentro gvidata de Zsófia Kóródy Zamenhof allogas la vesperajn vizitantojn Komuna matenmanĝo kun ICH-organizantoj kaj lokaj klubanoj: tempo por babilado, rakontoj, informinterŝanĝo. Ĉetabla amikiĝo en la urba biblioteko. Otto Kern gvidas la grupon al la kastelo kaj rakontas pri la Welf-oj, germana historio, ktp. Elektronika gvidsistemo aldonas multajn informojn pri la kastelo, historio, arkitekturo al scivolemuloj. Ekspozicio pri Esperanto kaj Zamenhof en la supra etaĝo de la kastela muzeo allogas la Esperanto-amikojn. Herzbergaj kaj rusiaj organizantoj adiaŭas kaj planas pluajn estontajn kontaktojn. Ĝis revido, karaj geamikoj! Dankon Svetlana pro la bona organiza laboro kaj ebligo al la grupo tiun viziton al la Esperanto-urbo!

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts