RSS

Fotoalbumoj


Klerigcela feriosemajno (Bildungsurlaub)
Grupo de komencantoj kun instruistoj Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar Grupo de progresintoj en la seminariejo Lingva perfektigo en malgrandaj grupoj, rolludoj, konversaciaj taskoj Multe de kromaj instrumaterialoj, ludoj, helpiloj por pli efika lernado Ĵurnalistino de regiona gazeto el Goslar vizitis nin, faris intervjuojn kaj eĉ partoprenis kelkajn lecionojn La kursanoj vizitis la urbon, konatiĝis kun la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj (ZEOj) en la Esperanto-urbo Restis iom da tempo rigardi ankaŭ la Esperanto-muzean ĉambron en la Welf-kastelo Internacia rondo: la kursanoj kaj kelkaj hungaraj gastoj partoprenis la lokan klubkunvenon kaj multe babiladis, prezentis fotojn, filmojn, rakontis unu al la aliaj La agrabla klubkunveno daŭris ĝis la vespero, la tabloludoj paroligis ĉiujn, donis bonan bazon por personaj rakontoj Inda, juna hispana staĝanto ĉe ICH amuzis la kursanojn per muziko kaj instigis al komuna kantado dum la vespera programo Ne mankis eĉ dancado, dank' al Christian, unu el la kursanoj, kiu instruis grekajn popoldancojn La plej lertaj dancistoj montras sian talenton Adiaŭo post bonetosa, riĉenhava, sukcesa tutsemajna lernado

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts