RSS

Fotoalbumoj


SANO 3
SANO 3: Novjara dekoracio salutas la gastojn Prelegas Rafael Mateos el Hispanio pri flamenko muziko kaj lokaj tradicioj Seminario pri sano, sana, alternativa vivmaniero Komuna tagmanĝo kun legomsupo kuirita de Zsófia Wolfgang Günther prelegis pri daŭripoveco kaj Esperanto Ekskurso al Naumburg, dum urborigardado ni vizitis la katedralon kaj poste Junularan Esperanto-Semajnon JES, la novjaran feston kun ĉ. 250 partoprenantoj En Naumburg atendis la Esperanto-delegacion dekoracio kun kvinpintaj steloj Bela dekoracio por esperantistoj - certe ne hazarde, aŭ ĉu tamen.? Renkontiĝo kun JES-partoprenantoj, inter ili kun aktivistoj de la radioprogramo Muzaiko SALO 3 partoprenantoj kunvenis kaj manĝadis en la Esperanto-hotelo, restoracio, kafejo Zum Pass en Sieber. Gesinjoroj Liberski, la mastroj salutas kaj bondeziras por la nova jaro Sana manĝaĵo - alloga salato ne nur por vegetaranoj Vespermanĝo en la ĉina restoracio, kie estas ankaŭ esperantlingva menukarto Feliĉan, sukcesan, sanan novan jaron! Piroteknikaĵoj salutas la novan jaron Ekskurso al vilaĝo Lonau, 4 km-ojn for de Herzberg Iom da Esperanto-reklamo en restoracio Zur Quelle en Lonau Kiel ni komencis la novan jaron? Sane, pure.  Ekskurso al Rhume-fonto Ripozo, atendado en kafejo - dume ni legis librojn pri sano. Ili kuŝis sur bretaro en la kafejo! Vizito al Duderstadt - kie denove salutis nin verdaj steloj surstrate Ankaŭ en la vespero ni povis vidi la belajn verdajn steletojn La bele lumigita urbeto allogis al vespera promenado Adiaŭo de Rafael sur la Esperanto-placo antaŭ la stacidomo Irina kaj Mirinda el Moskvo alvenis kun Amir al SANO 3 Urbestro Gerhard Walter akceptis la gastojn en la urbodomo La gastoj en la ICH-biblioteko kun Peter Zilvar. Ili ĝojis retrovi materialojn el la moskva klubo en la gazetarkivo. Urborigardado kun Zsófia Nepre vizitinda estas la Zamenhof-monumento en la urbocentro Adiaŭo ĉe la 50-lingva tabulo.

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts