RSS

Fotoalbumoj


Nacia Parko Harz: tradukado kaj migrado
La tradukantoj laboras, diskutadas dum la fakkunveno en Interkultura Centro Herzberg Ekmarŝo al Brocken: kiun vojon ni elektu? La Nacia Parko Harz mirigas per siaj naturaj miraklaĵoj Kabano por ripozi kaj informiĝi Indas studi la instruajn tabulojn kaj lerni multon pri flaŭro kaj faŭno Belega pejzaĝo, admirinda trajno kun vaporlokomotivo Trajnhaltejo en la montoflanko Tipaj floroj inter tipaj rokoj sur Brocken Kruta parto de la vojo al la supro, iam uzita por tankoj Dum ripozo ni miras pri la beleco de digitalo ĝi bele floras inter la ŝtonoj Ni proksimiĝas al la supro, la panoramo estas impona Tabulo sur la montosupro memorigas pri la malfermo de la intergermania landlimo en 1989. Celo atingita: televida turo, muzeo, hotelo, restoracio por turistoj, muzeo, botanika ĝardeno sur la supro de Brocken en alteco de 1042 metroj Memorŝtono por la fama poeto Heine, kiu multon verkis pri la beleco de Harz Je memoro de Goethe, kiu famigis la monton Brocken kaj la sorĉistinojn de Valpurga nokto (la 30an de aprilo) en sia fama verko 'Faust'. Famaj kaj tipaj blokformaj rokoj sur la pinto. Ĉirkaŭe sur la ŝtonetoj indikiloj pri distanco al konataj grandurboj La finstacio de la etŝpura trajno sur la monto Vaporlokomotivoj tiras la vagonojn, veturigas la vizitantojn al la montosupro de Brocken (1042m)

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts