RSS

Fotoalbumoj


5-jara Esperanto-urbo
Urbestro Gerhard Walter faras la festparolon en Esperanto kaj en la germana en la Kavalira Salono de la kastelo. Peter Zilvar salutas la kunfestantojn nome de ICH (Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro). Otto Kern tradukas al la germana. 5-jara resumo: en urbo Herzberg Esperanto ne nur ĉeestas, sed vivas! Agrabla pianomuziko ludita de Ulrich Kohlrusch Estis prezentata filmo, fotoj pri Esperanto-objektoj, ŝildoj, tabuloj, ktp. preparita de Nepre, staĝanto el Koreio Urbestro Walter kaj Peter Zilvar invitas al naskigtaga torto, kiun ICH prizorgis por la jubileo Eĉ la ĵurnalistoj fotis la belan torton (la bildo aperis en la artikolo en Harz Kurier). Zsófia Kóródy disdonas la torton Alvoko al la publiko por daŭra subteno de Esperanto-agado kaj helpi la laboron de ICH La publiko (politikistoj, Esperanto-amikoj, ktp.) miras pri la multaj faritaĵoj por Esperanto en la lastaj 5-jaroj Klubanoj, helpantoj de la multflanka por-esperanta agado de ICH Novaj esperantistoj en la Esperanto-urbo el Pollando Malnovaj kaj novaj Esperanto-loĝantoj kun gasto de ICH el Italio: Gian Carlo Fighiera Helpemaj geedzoj el la amikaro de ICH

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts