RSS

Monumento por Herzberg


Donacu ŝtoneton por monumento en Herzberg - la Esperanto-urbo

La franca esperantisto kaj entreprenisto Michel Basso volas konstrui en junio 2009 en la urbo Herzberg am Harz du belajn grandajn monumentojn "Espero" kaj "Esperanto".
Li bezonas por la betonkrustoj de la monumentoj ŝtonetojn el la tuta mondo por esprimi la mondsolidarecon al la oficiala Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
Bv. sendi ŝtonetojn ĝis ĉ. ovo-grandeco el via urbo resp. regiono per poŝto al Herzberg - la Esperanto-urbo aŭ bv. persone transdoni al Michel Basso dum la Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg (28.05-03.06.2009).
La adreson vidu ĉe Kontaktoj, la skizon pri la monumento ĉi tie.
Anticipan dankon!


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts