RSS

Buntaj Vesperoj


Buntaj Vesperoj estas la nova virtuala oferto de Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ne nur por niaj klubanoj (kiuj pro la pandemiaj reguloj nuntempe ne aŭ nur tre limigite povas partopreni klubkunvenojn, Esperanto-eventojn), sed por ĉiuj interesiĝantoj el la tuta mondo. Detalojn pri la prelegoj, prezentadoj ni aperigos ĉe eventaservo.org, kie vi trovos ankaŭ la enirkodon al la Zoom-ĉambro.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15
ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Ni organizas tiujn klerigvesperojn en kunlaboro kun LEB (Regiona Kleriginstitucio en Malsupra Saksio).
Por la listo de prezentadoj de januaro ĝis junio 2021 klaku ĉi tien.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj
16.02. Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en Herzberg, prezentado de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo
23.02. La unika kolektaĵo de esperantlingvaj historiaj urboprospektoj (Peter Zilvar)
02.03. Miaj travivaĵoj en Iran per Esperanto (Ottmar Jareb)
Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!

Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts