|
||
|
Esperanto-Tago, UK-saluto kaj someraj gastoj
Klubanoj kaj geamikoj kunvenis la 26an de julio en la Esperanto-Centro por memori la festotagon de la apero de la unua Esperanto-lernolibro. Agrabla etoso regis la tutan posttagmezon: okazis prezentado de Esperanto-libroj kaj gazetoj, babilado pri historio kaj Esperanto-movado, festado de naskiĝtago de klubano dum komuna manĝado de bongustaĵoj. Okaze de tiu Esperanto-Tago, la 130-a datreveno de lingvo Esperanto Interkultura Centro Herzberg pretigis memorigilojn kaj afiŝis por la loka publiko informilojn ankaŭ de Roland Schnell en la informvitrinoj antaŭ la urbodomo. |