RSS

Ekspozicio en la kastelo antaŭ GEK-EEK


Interkultura Centro Herzberg organizis ekspozicion pri la historio kaj nuntempa uzo de Esperanto en la kastelo de Herzberg. La inaŭguro okazis 10 tagojn antaŭ la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj 86a Germana Esperanto-Kongreso, tiel ankaŭ la loka publiko havos tempon lerni pri la lingvo, ĝia historio kaj pri nuntempaj agadoj per Esperanto, kiel ekzemple la kunlaboro inter Herzberg kaj la ĝemelurbo Góra.
Urbestro Gerhard Walter inaŭguris la ekspozicion en la ĉeesto de lokaj politikistoj kaj s-ro Bötel, direktoro de la regiona gimnazio, la kongresejo de la grava renkontiĝo de la ĉ. 400 Esperanto-parolantoj venontaj al Herzberg el 28 landoj inter 28.05-03.06.
Fotojn vidu en la Fotoalbumoj.
Germanlingva artikolo aperis en la regiona gazeto Harz Kurier, la artikolon vi povas legi ĉi tie.
(Dankon pro la sindona laboro al la ICH-teamo: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, helpantoj, volontuloj.)


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts