RSS

Eventoj je jarŝanĝo


En decembro agadantoj de Interkultura Centro Herzberg organizis vastan publikan informadon en Herzberg okaze de la Zamenhof-Tago. En la gimnazia Esperanto-vitrino ni prezentis ekspozicion de Esperanto-libroj: verkoj de la mondliteraturo en Esperanto-traduko, infanlibroj, lernolibroj, ktp. En pluraj publikaj lokoj aperis la Esperanto-Tago afiŝo en diversaj lingvoj. La 15an de decembro matene ni havis skype-paroladon kun geamikoj el Francio, Ĉinio, Ruslando, Togolando, Aŭstrio, posttagmeze ni deĵoris por prezenti Esperanto-librojn kaj la lingvon en la Esperanto-sekcio de la urba biblioteko. Granda gazetartikolo aperis pri la Esperanto-urbo, pri agado de ICH kaj pri la vivo de Zamenhof en la regiona gazeto Harzkurier. Informo kaj raporto pri la Zamenhof-tago aperis ankaŭ sur la urba hejmpaĝo. 

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar estis invititaj al Hago (NL) por prelegi pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, pri rezultoj de pluraj projektoj, agadoj de lokaj klubanoj. La kunveno ĉe Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estis nova ekzemplo de bona kunlaboro inter Esperanto-Centroj, kiu ebligis ankaŭ konatiĝon kun novaĵoj en la biblioteko kaj interŝanĝon de libroj, gazetoj. 
ICH-reprezentantoj salutis ankaŭ la Esperanto-klubanojn kunvenintajn en Amsterdamo okaze de la Zamenhof-Tago. Ili traktis specialan temon: voĉoj en Esperanto. Estis agrabla programo kun prezentadoj, babilado kaj kantado. Fotoalbumo


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts