RSS

Aktuale



Bondeziro de infanoj  2008-12-26

La Esperanto-grupeto de Nicolai-lernejo, kiu gajnis Comenius-projekton kun Springboard lernejo en Bar Hill (Cambridge) en Britio kaj bazlernejo en Miskolc, Hungario, sendas kristnaskajn kaj novjarajn bondezirojn al la partneroj kaj al ĉiuj Esperantistoj!
Feliĉan novan jaron, sukcesojn en 2009!  La filmeton vi trovas ĉi tie (12MB, .avi).


Festajn bondezirojn!  2008-12-23

Ni deziras agrablajn festotagojn, belan Kristnaskon, sukcesojn en la nova jaro 2009, realiĝon de ĉiuj viaj revoj, deziroj!

Kun koraj salutoj el Herzberg, invitante vin vidi la belan, verdiĝantan urbon, kie Esperanto estas paŝo post paŝo pli videbla, pli ofte uzata, utiligata.
Atendante ankaŭ vian partoprenon ĉi tie en la Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso dum Pentekosto (28.05-03.06.2009).

Vidu ankaŭ la apartan retpaĝaron: http://gek-eek.esperanto-urbo.de

Korajn salutojn de
Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj la teamo de Interkultura Centro Herzberg (ICH)


Montru ĉion (422) || Unua | Antaŭa | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts