RSS

Aktuale



Lago-festo  2010-08-20

Bela kaj interesa tradicio, unika spektaklo en Herzberg estas la t.n. Juessee-Fest, t.e. lago-festo kun konkurso de paperboatoj. La memfaritaj akvoveturiloj pretiĝas el papero, estas kreitaj laŭ propra fantazio kaj estas bele kolorigitaj, ornamitaj. 1-4 personoj remas en ili kaj konkursas unu kun la aliaj. Ne ĉiuj sukcesas atingi la celon, renversiĝas aŭ sinkas. La evento allogas multajn vizitantojn en ĉiu jaro. Jen kelkaj karnavalecaj bildoj.


Gastoj el Ruslando   2010-08-16

Dum mallonga tempo multon vidi, sperti: tio sukcesis al la 15-membra grupo el Ruslando. Per la organiza helpo de Interkultura Centro Herzberg (Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj pluraj klubanoj) la gastoj ricevis gvidatan urborigardadon, vizitis la Esperanto-Centron (bibliotekon, arkivon),  havis komunan vespermanĝon, tranoktis favorkondiĉe, ĝuis bonetosan, bongustan matenmanĝon preparitan de lokaj Esperanto-amikoj, vizitis la Zamenhof-monumenton, la kastelon kaj la Esperanto-ekspozicion. Jam tiu mallonga tempo sufiĉis por interesaj interparoloj, amikiĝo. Karaj geamikoj, havu pluan sukcesan rondvojaĝon en Eŭropo kun multaj belaj travivaĵoj - kaj vizitu nin denove, pli longe! Jen memorfotoj en nia albumo.


SALO-5  2010-08-07

Ĝemelurba projekto: 5a renkontiĝo de junuloj el Góra (PL) kaj Herzberg am Harz (DE)
Grupo de 12-17-jaraj Esperanto-lernantoj kun instruistinoj el la pola ĝemelurbo venis al Herzberg/Sieber kaj partoprenis kun samaĝaj germanaj lernejanoj en la jam tradicia Somera Arbara Lernejo. La 1-semajna programo enhavis antaŭtagmezan intensan lingvolernadon en du grupoj (komencantoj kun Zsófia Kóródy, E-parolantoj kun André Müller), dum la posttagmezoj okazis ludoj, babilado, ekskursoj (al la Harz-montaro, Goslar), vizito al kinejo, banejo kaj multe da komunaj aktivecoj. La belaj travivaĵoj, la bona etoso, vesperaj distraj programeroj dum tiu tutsemajna kunestado restos neforgeseblaj kaj pruvas, ke eblas kaj indas organizi tiajn renkontojn, kie Esperanto aperas kiel taŭga komunikilo kaj perilo de amikeco.
Jen la tutsemajna programo (.pdf). Belajn fotojn vi trovas en nia albumo.


Raporto pri OSIEK-konferenco  2010-07-28

Unuafoje svingis sur la fasado de la urbodomo de Herzberg/H. (Germanio) grandega, ĉ. 4 m. larĝa Esperanto-flago por saluti 50 gastojn el 12 landoj okaze de la OSIEK-konferenco inter 17-24 julio. Pri la alkvalitaj, interesaj prelegoj, la varia programo bv. legi la raporton de Gian Carlo Fighiera, kiu dum tuta julio restis en Herzberg kaj valore kontribuis al la agado de la Esperanto-Centro. Fotojn vi trovas en la Fotoalbumo.


OSIEK-konferenco 17-23.07 en Herzberg  2010-07-18

OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) organizas sian ĉi-jaran konferencon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La 50 partoprenantojn el 13 landoj atendas riĉa programo, fakprelegoj (ekz. de Blanke, Duc Goninaz, Ĵak Le Puil, Karpunina, Dörr, Witkam, Korody, Zilvar) kulturaj eventoj (koncerto, ekspozicio) kaj turismaj ekskursoj al la regiono (Goslar, Braunschwieg, Sieber, ktp. La detalan programon v. trovas per http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910
Bonvenon! La unuajn fotojn vi vidas en nia albumo.


4-jara datreveno festata en ICH  2010-07-15

En la ĝardeno de Interkultura Centro okazis la kunveno por festi la 4-jaran ekziston de Esperanto-urbo. En la tre agrabla rostadfesto inter ĉ. 20 gastoj ĉeestis ankaŭ urbestro Gerhard Walter, lia sekretariino, klubanoj, geamikoj, vizitantoj. Kiel naskiĝtagan donacon fama E-pentristino, Helga Plötner transdonis belan pentraĵon al urbestro Walter.
Aparte bela momento estis la transdono de diplomo pri honora membreco al Gian Carlo Fighiera, kiu jam la trian fojon staĝas ĉe Interkultura Centro Herzberg por subteni la Esperanto-agadon.
Fotojn vi vidas ĉi tie.


Esperanto-urbo 4-jara!  2010-07-14

La urba konsilio antaŭ 4 jaroj, la 11an de julio 2006 decidis pri la aldono de la kromnomo 'la Esperanto-urbo' al Herzberg am Harz. Feliĉan naskiĝtagon! Kore ni dankas al ĉiuj, kiuj per kunagado, helpado subtenas la tre gravan, grandan, multflankan laboron por Esperanto en la urbo.


10-monata staĝado en la Esperanto-urbo  2010-06-30

Sukcesajn, eventoplenajn monatojn pasigis en 2009-2010 en Herzberg am Harz Malgorzata Komarnicka, sekretario de ILEI kaj sekretario de ĝia landa sekcio en Pollando. Enkadre de la ’Dumviva Lernado’ programo de EU ŝi ricevis stipendion kiel Grundtvig-asistanto kaj staĝis ĉe Interkultura Centro Herzberg, partoprenis plurajn seminariojn, fakkunvenojn, eĉ sukcese trapasis la C1-nivelan KER-ekzamenon. Ŝi animplene sekvis la vastan lokan kaj internacian agadon de la Centro, pli kaj pli spertiĝante plenumis variajn projekttaskojn, inter kiuj estis ekzemple semajna klubgvidado en la Esperanto-domo, anstataŭado en la Esperanto-lecionoj en la herzberga bazlernejo kaj gimnazio, subteno al la trilanda Comenius-projekto inter hungaraj, britaj kaj germanaj infanoj, aktiva partopreno en diversaj urbaj eventoj, festoj, lokaj projektoj kun larĝskala informado kaj varbado por Esperanto. Kun granda danko ni mencias ankaŭ ŝiajn entuziasmajn raportojn, artikolojn aperintajn en pluraj gravaj E-movadaj gazetoj. Ni esperas je ŝia baldaŭa reveno al Herzberg, ekz. en oktobro al Torpedo-6 resp. ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. Dankon, Malgosia pro via kompetenta subteno al nia komuna celo: disvastigo de Esperanto!


Esperanto-floroj  2010-06-20

Unu post la aliaj ekfloradas la specialaj Esperanto-floroj en la ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. Ĉiuj kvar estas oficiale registritaj kun la nomo 'Esperanto', respektive Zamenhof. La tulipo estas sufiĉe konata, malpli la Esperanto-klematito kaj la Esperanto-rozo ŝajne estas jam raraĵo, ne estas mendebla ĉe florvendistoj, sed videbla inter la multaj rozoj de la Eŭropa Rozario (rozĝardenego) en Sangerhausen. Alia rara specio inter la grimprozoj estas la D-ro Zamenhof-rozo. Vidu ilin en la albumo.

Estas ĝojige vidi la bele florantajn plantojn, kiuj per siaj koloroj, odoroj dankas la prizorgadon.

                                                                              


Novaĵleteroj  2010-06-11

Novaĵleteroj, cirkuleroj estas nova servo por niaj legantoj, interesiĝantoj pri eventoj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. En aparta menupunkto "Novaĵleteroj" vi trovas la freŝajn numerojn kun multaj informoj, aktualaĵoj. La numeroj aperas en kronologia ordo. La cirkulerojn ni volonte sendas ankaŭ al privataj retadresoj,  Bv. mendi de ni.


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 32 | 33 | 34 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts