RSS

Aktuale



Verdaj steloj en Erfurt  2010-12-08

Klubanoj kaj amikaro de Interkultura Centro Herzberg vizitis la faman kristnaskan bazaron en Erfurt kaj enrigardis la kafejon 'Esperanto' en la urbocentro.  Bedaŭrinde ĝi uzas nur la nomon sed ne ofertas siajn servojn en la internacia lingvo. Ni transdonis al la kunlaborantoj Esperanto-flageton, varbilojn, informilojn pri Esperanto.
La reston de la tago ni pasigis per urborigardado kaj per vagado inter la amaso de vendobudoj. Ni ĉiuj ĝuis la antaŭfestan atmosferon, la viglan urban vivon, la bele dekoraciitan ĉirkaŭaĵon. Ni ĝoje rimarkis la multajn verdajn stelojn, kiujn oni fiksis al lampoj en la tuta urbo (ĉu por saluti nian Esperanto-delegacion ;-)? Rigardu nian albumon.


Bonvenon Lumo!  2010-12-06

Lumo en la vintro! Alvenis staĝanto el Koreio al Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj pasigos ĉ. 2 monatojn en la Esperanto-urbo. Lia celo estas perfektiĝi en Esperanto, lerni la germanan kaj konatiĝi kun la multflanka laboro de la Esperanto-Centro. Yoo (Esperanto-nomo: Lumo) per sia gitarludo tuj varmigis la korojn. Estis agrabla vespero.


SANO-1  2010-12-02

Lasta aliĝeblo al SANO-1 (Sano, Alternativo, NOvjaro), la vintra festo organizata de Interkultura Centro Herzberg en la Esperanto-urbo. Ĉeftemo, programoferto: sano, alternativa vivmaniero, bonfarto, korpekzercado, migrado, naĝado, kantado. 
Pasigu la jarŝanĝon en bona etoso, en la belega, saniga Harz-montaro! Havu bonan sanon dum la tuta jaro!


Interlingvistika konferenco  2010-12-01

La 20a konferenco de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) estis organizata en Berlin inter 26-28 novembro. Ĝin partoprenis ĉ. 35 personoj, inter ili reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kiuj prezentis la atingojn de plurjara persista laboro: la biblioteko, la gazet- kaj filmarkivo, la plej diversaj Esperanto-kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) nun havas bone uzeblajn listojn, katalogojn.
La fakprelegoj estis tre interesaj kaj altnivelaj, la personaj priparoloj, interrilatoj tre utilaj por la nuna kaj estonta scienca laboro de ICH. Jen nia albumo kun fotoj.


'Ambasadoro' sur radoj  2010-11-22

Enkadre de la tutgermana projekto 'Vielfalt tut gut' (Bunteco bonas) Osterode am Harz (najbara urbo de Herzberg am Harz)  iniciatis novan agadon: per kamiono varbi por interpopola kompreniĝo, agado kontraŭ rasismo. Ili elektis la lingvojn de la ĝemelurboj en Pollando (Ostróda) kaj Britio (Scarborough) kaj krome, plej videble la internacian lingvon Esperanton. La estro de la distrikto Osterode, Bernhard Reuter aparte emfazis la rolon de Esperanto en tiu 'ambasadora' varbkampanjo tra Eŭropo. Aldoniĝis granda sloganbendo en la germana kaj Esperanto. Estas ĝojige la bona kunlaboro inter Herzberg - la Esperanto-urbo, Osterode kaj Interkultura Centro Herzberg. Jen kelkaj bildoj.


Intense lerninte  2010-11-16

Intensa lingvoekzercado dum semajfino de mateno ĝis vespero kun Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, parolado pri interesaj ĉiutagaj temoj, ludema lernado de novaj vortoj, diskutado pri gramatiko, testoj en B1-nivelo, gvidado en la Esperanto-urbo, vespera amuzado en la Esperanto-domo, filmoj, fotoj kaj prezentadoj - multo por la cerbo, sed ne mankis memfaritaj bongustaĵoj por la stomako: jen mallonga resumo pri bonsukcesa kurso de Interkultura Centro Herzberg. Bonvenon al la sekva inter 11-13 februaro 2011 (kun ekskurso al la vintra Harz-montaro)!


Vizito al Lügde  2010-11-10

Ĉu vi jam aŭdis pri la tradicio de paska fajro-rado? 6-membra delegacio de la Esperanto-klubo el Herzberg am Harz partoprenis en urbeto Lügde la 7-an Ratan Rendevuon, organizitan de la Esperanto-Grupo Hameln. Dudeko de partoprenantoj ĝuis la amikan babiladon, lingvo-ekzercadon, la ĉeforganizanto de la evento, Heinz-W. Sprick rekomendis interesajn interretpaĝojn, lernprogramojn, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar rakontis pri eventoj en Herzberg - la Esperanto-urbo kaj prezentis interesaĵojn per la retpaĝaroj de http://herzberg.de kaj http://esperanto-urbo.de pri la urbo kaj per http://ic-herzberg.de pri la agado de Interkultura Centro Herzberg. Jen kion ni faris, kion ni vidis en tiu belega historia urbeto.


GEA: LALI-kunsido  2010-11-04

La estraro de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la estroj de la Landaj Ligoj (LALI), reprezentantoj de la Esperanto-Asocioj de germanaj federaciaj landoj kune kun delegitoj de la fakaj asocioj organizis sian ĉijaran kunsidon denove en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Interkultura Centro Herzberg disponigis ejojn, zorgis pri bonaj laborkondiĉoj dum la 3-taga kunsido, organizis viziton al la urbo kaj al la kastelo, kie la partoprenantoj rigardis ankaŭ la novan Esperanto-ekspozicion en la muzeo.
Jen kelkaj bildoj pri tiu grava kunveno.


Honorigo pro volontula laboro  2010-10-27

Kunlaborantino de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy estas honorigita de urbo Herzberg am Harz pro sia plurjara volontula laboro en kaj por la Esperanto-urbo. En dignoplena festvespero en la Kavalira salono de la Welf-kastelo ŝi kaj aliaj premiitoj ricevis la honordiplomon de urbestro Gerhard Walter. En la laŭdparolo estis menciitaj ŝiaj sindediĉaj agadoj: i.a. instruado de Esperanto en herzbergaj lernejoj, organizado de renkontiĝoj, ekspozicioj, ktp, prizorgado de multlingva hejmpaĝaro pri la Esperanto-urbo, prezentado de la urbaj Esperanto-atingaĵoj kaj internacia informado. Pri la evento aperis artikolo en la regiona gazeto kaj ankaŭ sur la urba hejmpaĝo.


Prelego dum ANABEL  2010-10-25

Amika grupo, reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) partoprenis la tradician aŭtunan kunvenon ANABEL, organizitan en Halle de esperanto-amikoj en Saksio. En la tuttaga programo estis babilado dum memfarita matenmanĝo, komuna fotado, gvidata urborigardado en belega, suna vetero, prelegoj, kantado kaj diskutado dum posttagmeza kaftrinkado. Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar multon rakontis pri la agado, eventoj en Herzberg kaj projekciis fotojn pri vivo kaj vidindaĵoj en la Esperanto-urbo. Bildojn pri la bonetosa renkonto vidu en la fotoalbumo.


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 30 | 31 | 32 | 33 | 34 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts